Hugo Ilberg

Friedrich Theodor Hugo ILBERG (naskiĝinta la 24-an de julio 1828 en Hohenmölsen, mortinta la 30-an de novembro 1883 en Dresdeno) estis germana pedagogo kaj lernejestro.

VivoRedakti

Ilberg estis filo de tribunala oficisto kaj posta distrikta juĝisto en Kölleda kajBelgern. Post instruiĝo fare de privata instruisto li frekventis inter 1843 kaj 1849 Landesschule Pforta. Lia tiea lernigistoj Karl Kirchner, Karl Steinhart, August Koberstein kaj Karl Keil havis tioman influon sur lin ke li decidis post pasigo de la maturiĝekzameno studi klasikan filologion. Pro tio li ekstudentis ĉe la ne tro malproksima Universitato de Halle kie li ĝuis la prelegojn i.a. de Gottfried Bernhardy kaj Heinrich Keil. Tri semestrojn pli poste li iris en aŭtuno 1850 ĉe la Bonnan universitaton, kie estis magistroj liaj Friedrich Ritschl, Friedrich Gottlieb Welcker, Christian August Brandis, Friedrich Christoph Dahlmann, Karl Schaarschmidt kaj Jacob Bernays. En Bonn li ankaŭ spertis la unuajn proprajn sciencajn ekskursojn: kune kun la kunstudento Theodor Hug li partoprenis konkurson pri interpretado de la fragmentoj de Kvinto Ennio kun esplorado de ties vivo kaj literatura tekniko.[1] Venkis tiam tamen ne ili du sed Johannes Vahlen.

Post ekzameniĝo pri gimnaziinstruadrajteco en aŭtuno 1852 iĝis transloĝiĝo Berlinon, kie li faris staĝon ĉe Frederiko-Vilhelmo-gimnazio sub la rektorado de Karl Ferdinand Ranke. Jam post tri monatoj li vokitis ĉe Marikonventan gimnazion je Szczecin, kie li restis kvaron da jaroj sub la direktoroj Karl Hasselbach kaj Karl Ludwig Peter. En la tiea kolegaro estis Hermann Rassow, Gustav Wendt, Franz Kern kaj Richard Volkmann. Tiam li ankaŭ edzinigis Klara Weißwang, filinon de tribunaloficisto en Schwarzenberg. La paro transloĝiĝis en 1857 al Magdeburg kie Ilberg laboris ĉe la gimnazio kaj konvikto de la Mario-klostro. En 1861 fariĝis iro Vajmaron kie li iĝis ĉe Vilhelmo-Ernesto-gimnazio vicrektoro: rektoris tiam lia iama kolego el Szczecin, Hermann Rassow.

 
Tombo de Ilberg ĉe la dresdena Paŭlo-tombejo

Ilbergs famo pegadogia malgraŭ ofta postenlokoŝanĝo tiom kreskis ke oni ofertis jam en 1862 lernejestecon al li en Zwickau. Tie li spertis la jarojn de la Prusia-Aŭstria milito kaj de la Francia-Prusia Milito. En 1871 li fariĝis direktoro ĉe la renomita Afra-gimnazio en Meißen, en 1874 ĉe Reĝa gimnazio en Dresden-Neustadt. Kiel respektesprimo antaŭ siaj atingoj li nomumitis en 1879 sekreta lernejkonsilisto fare de la saksia ministerio pri edukado. Dum la sekvantaj jaroj lia saneco, ankaŭ pro superŝutiĝo labora, rapide malboniĝis. Krom reŭmato turmentis lin apopleksio en la 24.3.1883 el kio li ne plu resaniĝis. Li petis tujan pensiuligon kaj hastis al la kuracloko St. Blasien. En novembro 1884 li mortis post tria apopleksio. Li entombigitis sur la Paŭlo-tombejo en Dresdeno.

GravecoRedakti

Ilberg famis pli kiel gimnazipraktikulo ol scienculo. Lia famo, pedagogiaj kapabloj kaj senlaca engaĝiĝo enlabora konatigis sian oficon ankaŭ eksterlerneje. Filo lia, la klasika filologo Johannes Ilberg, publikigis en 1885 la antologion Friedrich Theodor Hugo Ilberg: Erinnerungen an sein Leben und Wirken, für seine Freunde und Schüler, kie enestas ankaŭ gamo da latinlingvaj kaj germanlingvaj paroladoj kaj poemoj de li.

LiteraturoRedakti

NotojRedakti

  1. Tiu ĉi konkurskontribuaĵo iĝis poste lia disertaĵo: Q. Ennii Annalium libri primi fragmenta emendata disposita illustrata.