Hugo Kraus

(Alidirektita el Hugo KRAUS)

Hugo KRAUS (naskiĝis en 1914, mortis la 3-an de decembro 1996 en Andorf) estis aŭstra esperantisto kaj honora membro de Aŭstria Esperantista Federacio (AEF).

Libro verkita de Hugo Kraus

Eklerninte Esperanton en 1934 je instigo de Ludwig Schödl, aŭtodidakte, li laboris kun Hugo Steiner ok monatojn preparante la Vienan UK (1936). Kun sia frato Walter li formis en 1935 esperantistan grupon en la kontraŭfaŝista rezistomovado, pro kio ili estis malliberigitaj tutan jaron en 1936-37.

Aliĝinte en 1946 al AEF, li baldaŭ iĝis ties afergvida estro kaj en 1950 vicprezidanto. Li redaktis (1950-51, 1971- 85) la AEF-organon Aŭstria Esperanto-Revuo kaj instruis Esperanton en vespera lernejo Viena. Ekde la jaro 1961 Kraus kunlaboris kun la Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno en Dalmatio, pri kiu li verkis la bildlibron Feliĉigaj ferioj (1963). Li membris en la LKK de la Viena UK (1970). Li multe vojaĝis prelegante pri Esperanto, ekz. en la Esperanto-klubo de la Fervojista Domo en Slupsko (Słupsk), Pollando (jen pri tiu evento la E-artikoleto kiu aperis en la Heroldo de Esperanto (foto 4) ([1]).=

Notoj redakti