Hugo Röllinger

Hugo RÖLLINGER (naskiĝis en 1905, mortis je 21-an de majo 2001) estis germana esperantisto. Ekde la jaro 1992 li estis Honora Membro de Germana Esperanto-Asocio kaj ekde la jaro 1995 ankaŭ de Universala Esperanto-Asocio.

Esperantisto de 1921, Röllinger aliĝis en 1923 al Germana Esperanto-Asocio, SAT kaj UEA. De 1930 li estis delegito de UEA. Post la potencpreno de Hitler oni maldungis lin pro kontraŭnaziismo. Rekrutita en la armeon en 1943, li kaŝe kunportis paĝojn el la UEA-Jarlibro kaj kontaktis esperantistojn en Francio kaj Nederlando. Nur post la milito li povis komenci profesian karieron.

Multaj konatiĝis kun Röllinger en Kastelo Grezijono en Francio, kie dum 15 someroj li estis ŝatata preleganto. Tutmondan famon li akiris kiel senlaca registranto de ZEO-j, t.e. stratoj, placoj, parkoj, monumentoj k. a. Zamenhof/Esperanto-Objektoj. Pri tio li eklaboris en 1965 kaj daŭrigis kiel komisiito de UEA ĝis la morto. GEA agnoskis liajn meritojn per honorbroŝo en 1974. Lia verko Monumente pri Esperanto (1997) registris 1044 ZEO-jn en 54 landoj, kaj tiu nombro kreskis ĝis aprilo 2001 jam al 1260 en 58 landoj de 5 kontinentoj.

Nekrologo en Esperanto aktuell

NEKROLOGO por Hugo Röllinger (01.08.1905 – 21.05.2001)
Hugo Röllinger forpasis
Nia fame konata samideano Hugo Röllinger (1905-2001) subite mortis la 21-an de majo en Bad Kissingen. Lia forpaso trafis min persone profunde. En tiu ĉi jaro ni kelkfoje parolis unu kun la alia telefone. Mi intencis kaj deziris viziti lin, ĉar li volis montri al mi siajn verkojn kaj mi ne konis lin persone, sed nur laŭnome. Ĉiam ni devis prokrasti la planitan viziton pro sanaj kaŭzoj. Lastfoje ni interkonsentis, ke mi veturu en la dua duono de majo al Bad Kissingen. Sed la sorto kontraŭstaris. Mi ege bedaŭras tiun cirkonstancon!
Hugo Röllinger havis nur 16 jarojn kiam li GEA-membriĝis. Li iĝis tre fidela membro de la Esperanto-movado kaj li estis laŭ la vivojaroj kaj laŭ la jaroj de la membreco la plej maljuna ano en la germana Esperanto-asocio. En tiu ĉi jaro li estus ricevonta specialan honorigon flanke de GEA, kies honora membro li estis ek de 1992. Li estis UEA-membro kaj dum multaj jaroj UEA-delegito. Ankaŭ UEA faris lin honora membro (1995). Kompreneble li ankaŭ estis BELO-membro. En 1911 Zamenhof estis en Bad Kissingen pro sanaj kaŭzoj, li vizitis la kuracbanejon. Nia amiko Röllinger havis la okazon renkonti lin, kaj tiu evento certe estis grava mejloŝtono en la vivo de Hugo Röllinger. La 27-an de januaro 1949 fondiĝis Esperanto-grupo en Bad Kissingen. Estro de la grupo iĝis kaj estis ĝis nun Hugo Röllinger.
Dum jaroj li klopodis, ke en Bad Kissingen strato aŭ placo ricevu la nomon „Zamenhof" aŭ „Esperanto". En 1992 la urbo plenumis tiun deziron.
De UEA li transprenis en 1964 liston kun 210 objektoj, kiuj havas la nomon „Zamenhof" aŭ „Esperanto". La daŭrigo de tiu listo iĝis sia plej konata vivoverko („Monumente pri Esperanto"). Tiun taskon, kiun li propravole transprenis, li plenumis dediĉe. Tiu mondvasta listo kun stratoj, placoj, domoj ktp., kiuj havas rilaton al Zamenhof aŭ Esperanto, nun havas ĉirkaŭ 1300 enskribojn en pli ol 60 landoj de la kvin kontinentoj.
Hugo Röllinger faris multajn studvojaĝojn kaj verkis ĉirkaŭ 20 plej interesajn lumbildprelegojn pri diversaj temoj, kaj nome en germana aŭ Esperanta lingvoj. Tiuj vojaĝoj kaj prelegoj estis kaŭzo inviti lin al kongresoj aŭ seminarioj kiel preleganto.
Nia amiko Hugo Röllinger gajnis multajn meritojn por nia Esperanto-movado kaj tiuj meritoj estas kaj estos neforgeseblaj! Ili restos en nia memoro. Ni ŝuldas dankon al li.
La funebran ceremonion partoprenis kelkaj lingvoamikoj, inter ili ankaŭ Anny Hartwig. Mi parolis la honorigan nekrologon nome de UEA, GEA kaj BELO, menciante la agadojn kaj meritojn de nia mortinta amiko.
Kara samideano Hugo Röllinger, ripozu en paco!
(verkita de Gosbert Gehlert)