Hugo Schuchardt
Hugo Schuchardt, naskiĝis la 4-an de februaro 1842 en Gotha en la dukejo de 'Saksen-Coburg & Gotha' kaj mortis la 21-an de aprilo 1927 en Graz, Aŭstrio. Li estis interlingvisto, filologo kaj specialisto pri latinidaj lingvoj, la eŭska lingvo kaj en la dialektoj, ĉefe piĝinoj, kreolaj kaj la Mediteranea lingvafrankao.
Hugo Schuchardt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hugo Ernst Mario Schuchardt | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1842 en Gotha | ||||
Morto | 21-an de aprilo 1927 (85-jaraĝa) en Graz | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena • Bonna universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto • universitata instruisto • creolist • romanisto vd | ||||
Laborkampo | lingvistiko • eŭska lingvo • kreola lingvo • latinida lingvaro • romanistiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pri internaciaj planlingvoj: Volapük, Esperanto k. a. Redakti
Kun la eldono en 1888 de sia verko titolita "Auf Anlass des Volapüks" (Okaze de Volapuko), li promociis la kreon de nova internacia helplingvo por ĉiuj nacioj.
En 1901, li partoprenis en la komitato por krei Delegacion por alpreno de la lingvo internacia.
Signifoŝanĝo en vortoj, lingvo-geografio Redakti
Li esploris pri la signifoŝanĝoj en individuaj vortoj kaj montris la gravecon studi tiucele la geografian distribuadon de vortoj. Tio poste kontribuis al la studado de lingvogeografio[1]. Biblieldone (en la eŭska lingvo) li kunlaboris kun Theodor Linschmann.
Stratoj Redakti
En Vieno estas strato kiu portas lian nomon ("Schuchardtstraße"), dum ankaŭ en Graz estas "Hugo-Schuchardt-Straße".
Verkaro Redakti
- Der Vokalismus de la Vulgärlateins (3 volumoj) (1866-1868)
- La "Cantes Flamencos" (1881)
- Kreolische Studien (9 volumoj) (1882-1891)
- Über die Lautgesetze. Gegen die Junggrammatiker (1885)
- Auf Anlass des Volapüks (1888)
- Romanische Etymologien (2 volumoj) (1898-1899)
- Bericht über die auf Schaffung einer künstlichen internationalen Hilfssprache gerichtete Bewegung. Hof- und Staatsdruckerei. 1904. 18 p.
- La sama en la franca kiel: Rapport sur le mouvement tendant a la création d'une langue auxiliaire internationale artificielle. A. Chevalier-Marescq & Cie. 1904. 7 p.
- Die iberische Deklination (1907)
- Sprachursprung (3 volumoj) (1919-1920)
- Primitiae Lingvae Vasconum (1923)
- Hugo Schuchardt-Brevier : Vademecum der allgemeinen Sprachwissenschaft (1928) (eldonejo Leo Spitzer)
- Piĝino and Creole Languages: Selected Essays (antologia reeldono de 1980), Kembriĝo. (ISBN 0521227895).
Eksteraj ligiloj Redakti
- Omaĝo al Hugo Schuchardt fare de Georges Lacombe Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivo Hugo Schuchardt de la universitato de Graz Arkivigite je 2010-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Eŭska enciklopedio
Referencoj Redakti
- ↑ (angla) Sommerfelt, Als, “Hugo Schuchardt”. In Sebeok, Thomas A. Portraits of Linguists: A Biographical Source Book for the History of Western Linguistics, 1746-1963. 1. Indiana University Press. (1967), paĝoj 507-508