Hugo William Salokannel

finna esperantisto kaj fervojstaciestro

Hugo William SALOKANNEL (pseŭdonimo Bontemplano; naskiĝis la 19-an de januaro 1880 en Lahti; mortis la 20-an de septembro 1966 en Laihia) estis finna esperantisto kaj staciestro.

Hugo William Salokannel
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1880 (1880-01-19)
Morto 20-an de septembro 1966 (1966-09-20) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li fervore agadis en idealismaj movadoj: popolklerigado, pacifismo, vegetarismo. Li estis esperantisto de 1904. Li estis prezidanto de EAF ktp. Li redaktis Kristanan Esperon kaj publikigis du novajn eldonojn de la unua finna Esperanto-lernilo.

Verkoj redakti

En Esperanto redakti

  • Iom pri la plibonigo de l' mondo. Bomlitz (Germanio): Brockhof, 1914. 16 paĝoj.
  • Ĉu la kulturitaj nacioj bezonas kristanismon? Mediteroj. Vaasa: Ilkka, 1921. 14 paĝoj.
  • Esperanto-finna frazlibreto. (Pikku esperanto-suomalainen tulkki.) Vaasa: Ilkka, 1922. 16 paĝoj.
  • Malpermesa leĝo en Finnlando, [proksimume 1922]. 7 paĝoj.
  • Grava popolhigiena kaj socia demando. Vaasa: Ilkka, 1926. 52 paĝoj.
  • Esperanta kantareto, finnaj religiaj kaj popolaj kantoj. Vaasa: Ilkka, 1935. 16 paĝoj.
  • Oraj konsiloj por trovi bonan edz(in)on. Vaasa: Ilkka, 1946. 8 paĝoj.
  • Dialogo inter kristano kaj ateisto. Vaasa, 1949. 6 folioj.
  • Biografiaro de l' parencaro Salokannel. Vaasa: Ilkka, 1952. 32 paĝoj.
  • La ununura amo de Kristo devigas la kristanojn al reciproka amo kaj konkordo. Laihia 1952. 18 paĝoj.

Recenzo pri Grava popolhigiena kaj socia demando redakti

 
 „Grava popolhigiena kaj soefa demando“, originale verkis H. Balokannel, Salminen, Finnlando. La sur bela papero (52 pĝ.) presita verketo priparolas en 25 artikoloj la mallutilon de alkoholo al homa korpo kaj ekonomia vivo. 
— Aŭstria Esperantisto n026 (nov 1926)

En la finna redakti

  • Esperanton woittokulku. (Malŝlosilo finna.) Osakeyhtiön Kirj., 1911. 16 paĝoj.
  • Tohtori L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Helsinki: Raittiuskansan Kirj., 1911. 8 paĝoj.
  • Esperanto rautateillä, postissa ja sähkolennätinlaitoksessa. Helsinki: Otava, 1919. (Otavan Esperantosarja 6.)
  • Muistitaidon opas. (Finnlingva mnemonika gvidlibreto kun Esperanta resumo.) Jyväskylä: Gummerus, [1919]. 78 paĝoj.
 
 Verko pri mnemoniko (arto por helpi la memoron kaj ĝin perfektigi) skribita en finna lingvo kun kvinpaĝa resumo en Esperanto. 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)
  • Esperanto ja rauhanaate. Vaasa: Ilkka, 1919. 16 paĝoj. (Laihian Esperantoyhdistyksen 1.)
  • Esperanton kielioppi sekä esimerkki- ja harjotussarja. Jyväskylä: Gummerus, [1919]. 120 paĝoj.
  • Esperanto-kielioppi sekä harjotuskokoelma. (Esperanto-gramatiko kaj ekzercaro.) Jyväskylä: Gummerus, [1921]. 136 paĝoj.
  • Maailmankielikysymyksen paras käytännöllinen ratkaisu. Vaasa: Ilkka, 1923. 12 paĝoj.
  • Kuusitoista ajankohtaista syytä kansainvälisen apukielen kiireellisen käytäntöönottamisen puolesta. [Uusikaupunki], 1937. 23 paĝoj.
  • Keinotekoisen yhteiskielen mahdollisuuksista ja esperantosta. Vaasa: Ilkka, 1924. 16 paĝoj.
  • Hauska matka Länsi-Europan ympäri esperanton avulla. (Agrabla vojaĝo per Esperanto ĉirkaŭ la okcidenta Eŭropo.) [Kuopio, 1927.] 11 paĝoj.
  • Ihmeellisiä sielutieteellisiä ilmiötä. (Mirindaj psikologiaj fenomenoj.) Tampere: Suomen Kristillisen Työväen Liitto, [1951]. 20 paĝoj.
  • Englanninko kieli kansainväliseksi? Jämsä: Lehden Kirjapaino, 1952. 7 paĝoj.