Hugo de Sankta Viktoro

germana teologo

Hugo de Sankta Viktoro estis kristana teologo kaj filozofo vivinta ĉevale de la 12a kaj 13a jarcentoj. Naskiĝis en Saksio, eble 1096, monaĥiĝis kaj translokiĝis al Parizo ĉe la monaĥejo dediĉita al Sankta Viktoro, kie li instruis, verkis, leviĝis al kardinala stato kaj, ege honorita kaj ŝatata, mortis la 11-an de februaro 1141. La Katolika Eklezio lin kultas kiel beatulo.

Beata
Hugo de Sankta Viktoro
Persona informo
Hugues de Saint-Victor
Naskiĝo eble 1096
en Duklando Saksio
Morto 30-an de novembro 1140 (1140-11-30)
en Parizo
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Parencoj Reinhard of Blankenburg vd
Profesio
Okupo teologo • filozofoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Beatulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Por tuj enkadrigi la spiritualecon kaj la centrajn celpunktojn de la pensado de Hugo de Sankta Viktoro, valoras la peno citi jenajn iliajn skriberojn: «Homo kiu taksas dolĉa sian patrujon estas apenaŭ komencanto; tiu por kiu ĉiu lando estas kiel la sia jam taksiĝu homo forta; sed nur estas perfekta tiu por kiu la tuta mondo estas fremda lando» (Pier Luigi Crovetto en la prefaco al «La conquista dell'America» - Einaudi)

Hugo el Sankta Viktoro.

"Vi al mi donacis perfekton en senteblo, pretecon en inteligento, forton en memoro; vi min dotis je ebleco esprimi facilparole, altire eldiri miajn pensojn, konvinke instrui, atingi miajn celojn, afable konduti, progresi tra miaj studoj, plenumi miajn taskojn; vi al mi liveris konsolon en malfacilaĵoj, singardemon en feliĉaj cirkonstancoj". (Hugo en Soliloquium de arrha animae. [1]

Biografio redakti

Post forvelkiĝo de la hipotezo pri lia naskiĝo en Ipro[1], oni revenis al la unua hipotezo laŭ kiu lia naskiĝloko estis Saksio, eble en la familio de la grafaro de Blankenburg. Li studis ĉe la abatejo Sankta Pankracio en Hamersleben ĉirkaŭ la jaro 1116, lernanto de la prioro Tomaso, kie monaĥiĝis taskiĝinta pri instruo.

Hugo baldaŭ akiris grandan famon: el Anglio alkuris aŭskulti liajn lekciojn Rikardo de Sankta Viktoro, eble ankaŭ Andreo el Sankta Viktoro, el Italio Petro el Lombardio kaj korespondis kun Bernardo el Klarvalo, kun Gualtiero el Mortagne kaj kun la ĉefepiskopo Johano el Sevilo.

Esplora metodo de Hugo el Sankta Viktoro redakti

Li kolektis kaj sisteme ensumis la doktrinojn ne sistemajn de la Ekleziaj Patroj, kio ankoraŭ ne ekzistis kaj por tion fari li intensigis la procezon de klarigo kaj raciigo de la skribitaj tekstoj, sugestante, kvankam ne tuj imitita, distancigi, en la kopiado, unu vorton de la sekva vorton prizorgante ankaŭ la interpunkcion, kaj enkondukante alfabetajn indeksojn kun indikoj kiuj embrie similis al la estonta dividado laŭ ĉapitroj. Tiel ke ĉiu unuopa vorto akiris sendependon kaj, aldonas literaturistoj, kreiĝis la kondiĉoj por la silenta individua legado kaj de la Biblio kaj de la klasikuloj.

Tiu sistemo de divido laŭĉapitre komplete realiĝos poste ĉe la angla episkopo Stefano Langton (forpasinta en 1228) rilate la Malnovan Testamenton, kiu restis neŝanĝa ĝis niaj tagoj; Langton laŭĉapitre dividis ankaŭ la librojn de la Nova Testamento, kiu poste alia kleruloj ŝanĝis. (Laŭversege dividos pliposte la dominikano Sante Pagnini komence de la 16a jarcento)

Lia famo disvastiĝis kaj pro ia saĝo-scienco kaj pro lia pieco kun mistikaj spertoj kiuj estis kronado de tiu saĝo. Papo Inocento la 3-a levis lin kardinalo.

Filozofio de Hugo el Sankta Viktoro redakti

Hugo el Sankta Viktoro estis unu el ĉefaj personoj de la aŭgustena branĉo de la skolastika skolo, kaj liaj studoj liveris apogon al Sankta Tomaso el Akvino. En «De sacramentis» (Pri la sakramentoj) kaj en Didascalicon (Didaskalilo), Hugo subtenis la kongruon inter la racio kaj la kredo malkiel Bernardo el Klarvalo, ĉar scio kaj ĉiuj naturaj artoj «utilas al kono pri Dio». La serĉado pri la sankta kaj la profana sferoj devas, do, sin organizi sur paralelaj planoj: unu estas tiu de la revelacio kaj de la iluminiĝo kiu devenas el Dio, la alia estas tiu de la esploro propra de homo, nome koncernanta eksteraĵojn kaj sian animon. Tio kion, do, la racio ne kapablas ekspliki kaj tial devas esti allasita al la kredo, ne plu estu epitetata «nekredebla», sed «admirebla», kiu transcendas la racion sed ĝin ne negas.

Per tiuj antaŭsupozoj li alvenis al duobla racia demonstro pri la konebleco pri la ekzisto de Dio

  1. Startante el la certeco pri animo ĉar, reala kaj limigita, ĝi postulas kreintan kaŭzon (tezo jam proponita de Aŭgusteno).
  2. Startante el la certeco pri la eksteraj aĵoj, kiuj, ĉar subiigitaj al kadukeco, antaŭsupozas siavice kreinton.

Grandan zorgon li dediĉis, en sia verkoj (same kiel en la sekva skolo de Viktoranoj), al la esploro pri psikologio kaj antropologio: cele per menso travidi la internan ligilon inter la korpo kaj animo por ekspliki la kunagadon de la du kontraŭaj naturoj de la homo kaj kompreni laŭ kiu mezuro ĉiu el la du kontribuas en la elsaltiĝo de la kono. Hugo indikis tian internan punkton en la imagopovo, malpli alta ol la spirito kaj pli alta ol la sensoj. Kaj krome lanĉis la meditadon kiel ligilon inter scienco kaj pensado, ĝin taksante streĉon al la racia komprenado pri la mistero. Per la medito krome oni sin pretigas al la mistika kontemplado, adresita al Dio aŭ al la kreaĵaro. Plejvaloras la kontemplo direktita al la Kreinto, kiu postulas enprofundiĝon en la enan abismon de la animo.

En la la Didascalicon (didaskalilo, lernilo, instruilo) li difinas la naturon la «aŭtografo» de Dio ĉar de Li instalitan por manifesti lian senfinan saĝon. Tiu intuicio signas etapon de la longa teologia-filozofia marŝo konkludiĝonta en la ideon pri Naturo kiel esprimo de la Dia Penso. Tiu ideo estos la motoro, dum la 17a jarcento, de la priscienca revolucio, kvankam kun panteismaj spuroj certe ne intencitaj kaj antaŭviditaj de Hugo.

Hugo distingis anagogon disde alegorio - en alegorio, videbla fakto signifas alian videblan fakton. Aliflanke, kun anogogo, videbla fakto signifas nevideblan fakton.

Verkoj redakti

Lia verko precipa estas De sacramentis christianae fidei, enpaperigita inter la jaroj 1141. En tiu unua granda mezepoka sumo, li estis la unua distinganto, inter la senfina diverseco de la ritaj agadoj benoj, ekzercosignoj, ekzorcismoj, ktp, de tiuj kiujn ni hodiaŭ nomas sakramentoj, dogmigitaj poste en la katolika eklezio dum la Kvara Laterana koncilio (1215). En tiu verko plue li insistas, liverante la taŭgan interpretan ŝlosilon, pri la distingo, en la Sanktaj Skriboj, inter la litera aŭ «historia» signifo el tiu «alegoria» legebla translinie. Tiu modo legi biblion ne estis nova, sed negelektita en kultura mondo kiu sentigos ĉiam pli trafe la grincaĵojn de la senskreda legado de la Biblio.

  • Didascalicon de studio legendi in PL CLXXVI, 737 - 812
  • De institutione novitiorum, in PL CLXXVI, 925 - 952
  • Epitome Dindinmi in philosophiam, in R. Baron, Hugonis de Sancto Victori Opera propedeutica, Notre Dame, 1966
  • De grammatica, in R. Baron, Hugonis de Sancto Victori Opera propedeutica, Notre Dame, 1966
  • Practica geometriae, in R. Baron, Hugonis de Sancto Victori Opera propedeutica, Notre Dame, 1966
  • Descriptio mappae mundi, in P. Gauthier-Dalché, La "Descriptio mappae mundi" de Hugues de Saint-Victor. Texte inédit avec introduction et commentaire, Parigi 1988
  • Chronicon, inedito
  • De Scripturis et scriptoribus sacris, in PL CLXXV, 9-28
  • Annotationes in Pentateuchon, in PL CLXXV, 29-86
  • Annotationes in libros Iudicum et Ruth, in PL CLXXV, 87-96
  • Annotationes in libros Regum, in PL CLXXV, 95-114
  • Homiliae in Ecclesiasten, in PL CLXXV, 113-256
  • Expositio super Psalmos, in PL CLXXVII, 589-634
  • Expositio super Threnos, in PL CLXXV, 255-322
  • Institutiones in Decalogum, in PL CLXXVI 9-14
  • Eulogium sponsi et sponsae, in PL CLXXVI, 987-994
  • In canticum beatae Mariae, in PL CLXXV, 413-432
  • De oratione dominica, in PL CLXXV, 774-789
  • De assumptione beatae Mariae, in PL CLXXVII, 1209-1222
  • Commentarius in Hierarchiam coelestem, in PL CLXXV, 923-1154
  • Dialogus de sacramentis legis naturalis et scriptae, in PL CLXXVI, 17-42
  • Sententiae de divinitate, in A. M. Piazzoni, Ugo di San Vittore 'auctor' della "Sententiae de divinitate, Studi Medievali, 23 (1982)
  • De sacramentis christianae fidei, in PL CLXXVI, 173-618
  • De verbo Dei, in Pl CLXXVII, 289-294
  • De quatuor voluntatibus, in PL CLXXVI, 941-846
  • De Verbo incarnato collationes, in PL CLXXVII, 320-324
  • De sapientia Christi, in PL CLXXVI, 845-856
  • De tribus diebus, in PL CLXXVI, 811-838
  • De potestate et voluntate Dei uta maior sit, in PL CLXXVI, 839-842
  • De beatae Mariae verginitate, in PL CLXXVI, 857-876
  • De tribus rerum subsistentiis, in C. H. Buttimer, Hugonis de Sancto Victore Didascalicon De studio legendi. A critical Text, Washington 1939
  • De arca Noe morali, in PL CLXXVI, 617-680
  • De arca Noe mystica, in PL CLXXVI, 681-704
  • De vanitate mundi, in PL CLXXVI, 703-740
  • De septem donis Spiritus sancti, in PL CLXXV, 410-414
  • De quinque septenis, in PL CLXXV, 405-410
  • De unione corporis et spiritu, in PL CLXXVII, 285-289
  • De meditatione, in PL CLXXVI, 993-998
  • De virtute orandi, in PL CLXXVI, 977-988
  • De substantia dilectionis, in PL CLXXVI, 15-18
  • De laude caritatis, in PL CLXXVI, 696-976
  • Soliloquium de arrha animae, PL CLXXVI, 951-970
  • Epistolae duae ad Ranulphum de Mauriaco, in PL CLXXVI, 1011
  • Epistola ad Iohannem Hispalensem, in PL CLXXVI, 1014
  • Miscellanea, in PL CLXXVII, 469-590

Notoj redakti

  1. J. Mabillon, Vetera analecta

Bibliografio redakti

Verkoj
Studoj
  • J. Mabillon, Vetera analecta, Parigi 1675
  • C. G. Derling, Dissertatio inauguralis philosophica de Hugone de Sancto Victore comite Blankenburgensi, Helmstadt 1745
  • A. M. Piazzoni, Il "De unione spiritus et corporis" di Ugo di San Vittore, in «Studi Medievali», 21 (1980)
  • A. M. Piazzoni, Ugo di San Vittore "auctor" delle "Sententiae de divinitate", in «Studi Medievali», 23 (1982)
  • D. Poirel, Ugo di San Vittore: storia, scienza, contemplazione, Milano 1997 ISBN 88-16-43309-4