Kingston upon Hull

(Alidirektita el Hull)

Kingston upon Hull (/kɪŋstən əpɒn ˈhʌl/) kutime konata kiel Hull estas urbego kaj unuara instanco en la angla graflando Jorkŝiro. Ĝi sidas sur la rivero Hull ĉe la konfluo kun la estuaro Humber, 40 kilometrojn enlanden de la norda maro. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 260 000 (takso 2016).

Kingston Upon Hull
Hull
Urbo kaj unuara instanco
Urbodomo de Hull
Blazono
Oficiala nomo: Kingston Upon Hull
Ŝtato Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Regiono Yorkshire and the Humber
Ceremonia graflando East Riding of Yorkshire
Historia graflando Jorkŝiro
Riveroj Hull, Humbero (Estuaro)
Situo Hull
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 53° 49′ 00″ N 0° 20′ 00″ U / 53.81667 °N, 0.33333 °U / 53.81667; -0.33333 (mapo)
Areo 71,75 km² (7 175 ha)
Loĝantaro 260 200 (2016)
Denseco 3 626,48 loĝ./km²
Estiĝo 13-an jarcento
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo HU
Telefona antaŭkodo 01482
ISO-3166 GB-KHL
Situo de Hull enkadre de Anglio
Situo de Hull enkadre de Anglio
Situo de Hull enkadre de Anglio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kingston upon Hull
Retpaĝo: www.hull.gov.uk
Map
William Wilberforce, Membro de parlamento por Hull 1780-1784

La urbo de Hull estis fondita kiel la vilaĝejo de Wyke en la malfrua 12-a jarcento. La nomo de la vilaĝeto troviĝas en monaĥaj skribaĵoj ekde la jaroj 1160-1180 pK[1]. La monaĥoj de la abatejo de Meaux bezonis havenon, kie ili povis eksporti la varoj de la abatejo. Ili elektis la konfluon de la riveroj por konstrui kavon. La lando estis aĉetita de Reĝo Eduardo la 1-a de Anglio en 1293. En 1299 Kings-town upon Hull (Esperante: Reĝ-urbo sur Hull) ricevis reĝa ĉarto[2]. Ekde tiam Hull estis merkato-urbo, milita provizoporto, komerca centro, haveno por fiŝkaptado kaj balenado kaj industria metropolo.

La lukto por urbo de Hull estis grava okazaĵo frue en la Angla enlanda milito. En 1642 la pordegoj de la urbo estis fermitaj al Reĝo Karlo I-a tiel ke li ne povis aliri la armilejon de la urbo, kiu komencis la Sieĝon de Hull[3].

En la 18-a jarcento la membro de la parlamento de Hull, William Wilberforce havis gravan rolon en la abolicio de sklaveco en la Brita Imperio[4].

Telefonaj skatoloj de Hull

Hull estis la sola urbo en Britio kiu havis propran telefonan sistemon, tial la telefonaj skatoloj de la urbo estas kremokoloraj kaj ne ruĝaj kiel la cetero de Britio[5].

Dum la dua mondmilito Hull suffris seriozan damaĝon. La urbo estis la plej bombardita brita urbo ekster Londono[6]. 95% de la domoj en la urbo estis damaĝitaj dum la germana aera ofensivo inter 1940 kaj 1945[7].

Post la milito, Hull spertis periodon de post-industria dekadenco. Antaŭ la 1980-aj jaroj Hull perdis la plej grandan parton de la fiŝkaptada industrio. Hull ankaŭ estis konata pro socia privado kaj malbonaj edukaj rezultoj[8].

En la en la 21-a jarcento la urbo ŝanĝis multe. La urbo provis igi centron por verda energio[9]. La Siemens fabriko de ventoturbino estas grava nova dunganto. Hull havas aklamitan Muzeon-Kvaronon[10] kaj nova kultura distrikto, nomata Fruit Market, estis establita[11].

La universitato de Hull estis establita en 1927, kaj nun havas pli ol 16 000 studentojn. La universitato situas en la nordokcidento de la urbo, en la antaŭurbo Newland. Apud la universitato estas la Hull-York Medical School, medicina lernejo fondita en 2003, kiel kunlaboro de la NHS, la la brita sankta servo, kaj la universitatoj de Hull kaj Jorko[12][13].

La Urbodomo de Hull lumigita ĉe la malferma evento por Hull City of Culture 2017.

Hull estas la 2017 Brita Urbo de Kultura[14]. Hull gajnis la honoron en 2013, venkante kandidatajn urbojn Dundee, Leicester kaj Swansea Bay[15]. En 2017 La galerio Ferens en Hull gastigas la Turner-Premion, prestiĝa jara premio en artoj. La premio okazas kutime en Londono, sed ĉiun duan jarojn ekster la ĉefurbo[16].

Altiroj turistaj en la urbo inkluzivas la historia malnova urbo, la marino de Hull, kaj la fama akvario, The Deep. Estas komercaj centroj kiel St. Stephens, Princes Quay kaj The Prospect Center. Hull havas du teatrojn. La aklamita Hull Truck Theatre konstruis novan teatron en 2009. La Hull New Theatre estis renovigita kaj ekspansiiĝita en 2017[17].

Estas spektanto-sportoj en Hull. En la KCOM-stadiono ludas futbala klubo Hull City A.F.C. kaj rugbeo 13 klubo Hull F.C.. En la oriento de la urbo ludas alia rugbeo 13 klubo Hull K.R.. Hull ankaŭ estas hejmo por la Hull Pirates, kiuj ludas en la angla supra liga de glacihokeo.

Famuloj redakti

  • John Alderton (n.1940), Aktoro
  • Nick Barmby (n.1974), Futbalisto
  • Karl Bushby (n.1969), Ekstremaj sportoj
  • Luke Campbell (n.1987), Boksisto
  • Ian Carmichael (1920–2010), Aktoro
  • Normal Collier (1925-2013), Komediisto
  • Tom Courtenay (n.1937), Aktoro
  • Alfred Gelder (1855-1941), Arkitekto
  • John Hall (1824–1907), Ĉefministro de Nov-Zelando
  • Dave Hemingway (n.1960), Muzikisto
  • Amy Johnson (1903–1941), Pionirino de aviado, estis la unua persono kiu flugis de Anglio al Aŭstralio sole.
  • Maureen Lipman (n. 1946), Aktorino
  • Joseph Malet Lambert (1853–1931), Reformisto de edukado
  • Philip Larkin (1922–1985), Poeto
  • Andrew Marvell (1621–1678), Poeto
  • Ebenezer Cobb Morley (1831-1924), Rekonita kiel la patro de la Football Association (FA) kaj moderna futbalo.
  • J. Arthur Rank (1888–1972), Industrio kaj cineasto
  • Mick Ronson (1946–1993), Muzikisto
  • Reece Shearsmith (n.1969) Aktoro, verkisto kaj komediisto
  • Debra Stephenson (n.1972) Aktorino, komediisto, impresiisto kaj kantisto
  • Gerald Thomas (1920-1993) Direktoro
  • John Venn (1834–1923), Matematikisto kaj Inventisto de la Venn-Diagramo
  • William Wilberforce (1759–1833), Politiko kaj ĉefa figuro en la forigo de sklaveco

Ĝemelaj kaj Partneraj urboj redakti

Referencoj redakti

  1. "http://placenames.org.uk/id/placename/14/005470 Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine". The Historical Gazetteer of England's Placenames. Retiriĝis 16-an oktobro 2017.
  2. Historic England. "Site of Meaux Cistercian Abbey (1007843)". National Heritage List for England. Retiriĝis 17-an oktobro 2017.
  3. http://visithull.org.uk/wp-content/uploads/2016/01/Hull-and-Civil-War-.pdf Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine Hull and the English Civil War Retiriĝis la 18-an oktobro 2017
  4. http://abolition.e2bn.org/people_24.html The Abolition Project - William Wilberforce, Retiriĝis la 18-an oktobro 2017
  5. http://visithull.org.uk/wp-content/uploads/2016/01/Hulls-Cream-phone-boxes-1-1.pdf Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine Hull and its Cream (and other colours) Telephone Boxes. Retiriĝis la 18-an oktobro 2017
  6. http://www.telegraph.co.uk/history/world-war-two/11851180/The-Blitz-why-has-Hull-been-ommited-from-the-BBC-series.html Arkivigite je 2017-06-29 per la retarkivo Wayback Machine The Blitz: why has Hull been omitted from the BBC series? Yorkshire Life - Retiriĝis la 19-an oktobro 2017
  7. http://news.bbc.co.uk/1/hi/england/humber/6324301.stm Listed status for bombed cinema - Retiriĝis la 19-an oktobro 2017
  8. https://www.theguardian.com/cities/2014/sep/11/-sp-to-hull-and-back-the-rebirth-of-britains-poorest-city To Hull and back: the rebirth of Britain’s poorest city - The Guardian - Retiriĝis la 19-an oktobro 2017
  9. http://greenporthull.co.uk/about-green-port Green Port Hull - Retiriĝis la 20-an oktobro 2017
  10. http://www.visithullandeastyorkshire.com/Hull-Museums-Quarter/details/?dms=3&venue=2173050 Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback MachineRetiriĝis la 20-an oktobro 2017
  11. http://advisor.museumsandheritage.com/news/new-art-gallery-opens-part-hull-uk-city-culture-2017/Retiriĝis la 20-an Oktobro 2017
  12. http://www.hull.ac.uk/Choose-Hull/University-and-region/About-us/About-the-University-of-Hull.aspx About the University of Hull, Retiriĝis la 21-an oktobro 2017.
  13. http://www.hyms.ac.uk/about-us/welcome-to-hyms/history Arkivigite je 2018-01-16 per la retarkivo Wayback Machine Hull York Medical School - Retiriĝis la 21-an oktobro 2017.
  14. https://www.hull2017.co.uk/ Arkivigite je 2018-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Hull 2017 - Retiriĝis la 20-an oktobro 2017
  15. http://www.bbc.co.uk/news/entertainment-arts-25008856 Hull to be UK City of Culture 2017, BBC, 20 November 2013, retiriĝis la 21-an oktobro 2017.
  16. https://www.hull2017.co.uk/discover/article/ferens-art-gallery-gets-ready-turner-prize-2017/ Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine Ferens Art Gallery Gets Ready For Turner Prize - Hull 2017 - retiriĝis la 21-an oktobro 2017
  17. https://www.lonelyplanet.com/england/hull/top-things-to-do/a/poi/359090 Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine Top things to do in Hull - Lonely Planet, retiriĝis la 22-an oktobro 2017