Humada [uMAda] estas submunicipo kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudokcidento de la komarko Páramos.

Humada
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09124
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 4° 5′ U (mapo)42.668055555556-4.0833333333333Koordinatoj: 42° 40′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 954 m [+]
Areo 85,193 km² ( 851 9.3 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Humada (Provinco Burgoso)
Humada (Provinco Burgoso)
DEC
Humada
Humada
Situo de Humada
Humada (Hispanio)
Humada (Hispanio)
DEC
Humada
Humada
Situo de Humada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Humada [+]
vdr

Geografio redakti

 
Congosto.
 
Preĝejo de Congosto.
 
Preĝejo de Fuenteodra.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas ok loĝlokojn, okupas totalan areon de 85,193 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 123 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 170 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 61 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 20 km de Villadiego; la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn ok submunicipojn: nome Congosto, Fuencaliente de Puerta aŭ Fuencalenteja, Fuenteodra, Humada, Los Ordejones, formata per du loĝlokoj nome Ordejón de Abajo aŭ Santa María kaj Ordejón de Arriba aŭ San Juan, Rebolledo de Traspeña, San Martín de Humada kaj Villamartín de Villadiego.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Humada formis parton de la komunumo Cuadrilla de Valdelucio en la Partido de Villadiego, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Duko de Frías, kiel vicurbestro. La nomo de la municipo estis "Los Ordejones". En 1877 eknomiĝis "Humada".

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, montoj, ravinoj, akvofaloj.

Inter vidindaĵoj menciindas la romanikaj preĝejoj.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti