Humanisma psikologio

La humanisma psikologio komprenas sin kiel "tria forto" de psikoterapiaj skoloj, paralela al la skoloj de profunda psikologio (inkluzive de psikoanalizo) kaj de konduta terapio. Komuna bazo de la diversaj skoloj, kiuj grupiĝas en tiu kategorio, estas la konvinko ke sana kaj kreema personeco estas nepra antaŭkondiĉo por atingo de la celo sukcese realigi siajn konvinkojn kaj ideojn pri la propra vivo

Ekesto redakti

Dum la jaro 1962 psikologoj kaj psikoterapiistoj de Usono fondis la "Usonan Asocion pri Humanisma Psikologio" (angle American Association for Humanistic Psychology, kiu iĝis motoro de tiu movado. Siajn ideologiajn bazojn la humanisma psikologio aparte havas en la humanismo kaj sekve de tio en la ekzistadismo de ekzemple Jean-Paul Sartre kaj Martin Heidegger, en la fenomenologio ekzemple de Edmund Husserl kaj en la "funkcia aŭtonomio" laŭ Gordon Allport.

Konceptoj redakti

La unua koncepto de humanisma psikologio estas de Abraham Maslov. Lian koncepton post aparte transprenis kaj por la praktika terapia uzo pluevoluis Carl Rogers en sia terapia metodo de personocentrigita psikoterapio. La kerna tezo de Carl Rogers rilate al la humanisma psikologio estas:

 
 La homa individuo havas nekredeblajn eblojn, kompreni sin mem kaj ŝanĝi siajn mem-konceptojn, siajn bazajn konvinkojn kaj sian konduton. Eblas aktivigi tiun potencialon, se oni sukcesa krei klare difinitan etoson de subtenaj psikologiaj sintenoj.[1] 

Ekzistas pluraj elstaraj personoj en la historio de psikologio, kiuj ne mem komprenis sin anoj de la humanisma psikologio, sed kies ideoj fakte relative proksimas al ĝi. Inter tiuj personoj oni ofte nomas la fondinton de la "logoterapio" Viktor E. Frankl, la nov-psikoanaliziston Erich Fromm kun sia humanisma psikoanalizo kaj la de la Gestalt-psikologio influita Fritz Perls kun la de li fondita Gestalt-terapio[2].

Bazaj tezoj de la humanisma psikologio estas:

  • La homo estas pli ol la sumoj de siaj partoj.
  • La homo vivas en interhomaj rilatoj.
  • La homo vivas konscie kaj povas pliakrigi sian perceptadon.
  • La homo povas decidi.

Referencoj redakti

  1. Jürg Stadelmann (1998), "Führung unter Belastung" (germane: "gvido sub premo"), eldonejo Huber, Frauenfeld, Svislando, ISBN 3-7193-1165-1
  2. H.-J. Möller kaj aliaj (2003), "Psychiatrie und Psychotherapie" (germane: "psikiatrio kaj psikoterapio"), eldonejo Springer, Berlino, ISBN 3-540-25074-3

Eksteraj ligiloj redakti