Malfermi la ĉefan menuon

Humberto de Alencar Castello Branco

Marŝalo Humberto de ALENCAR CASTELO BRANCO, diktatoro (oficiale "nomita prezidento") de Brazilo (1964-1967), naskiĝis en Fortaleza en la 20-a de septembro de 1900 kaj mortis en la 18-a de julio de 1967. Li estis filo de generalo Cândido Borges Castello Branco.

Humberto de Alencar Castello Branco
Castelobranco.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1900 (1900-09-20)
en Messejana
Morto 18-an de julio 1967 (1967-07-18) (66-jara)
en Fortalezo
Lingvoj portugala lingvo
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Humberto de Alencar Castello Branco
Profesio
Profesio politikistomilitisto
Information icon.svg
vdr

Nomita ĉefo de Terarmea Stabo de João Goulart en 1963, Castelo Branco estis unu el ĉefoj de puĉo de 31-a de marto de 1964. Nomita prezidento de armeo kaj trudita al parlamento (kunvokita nur tiucele) en la 15-a de aprilo de 1964, regis ĝis la 15-a de marto de 1967.

Dum lia prezidenteco, li malpermesis la politikaj partioj, prezentis novan konstitucion, malfermis parlamenton kaj malpermesis opiniojn kontraŭ registaro ("krimoj de opinio"). Li kreis du instituciajn agojn kaj leĝdonis per leĝdekretoj kaj sekretaj dekretoj. Sekretaj dekretoj permesis ke io estis krimo, sen ke neniu scias, sekve, neniu scias kio estis krimo aŭ ne. Li ankaŭ kreis novan kurzon Cruzeiro novo kaj ordonis stampi novajn monerojn.

Ĝi mortis per aerakcidento tuj post eksigi.

KarieroRedakti

Li eliris armean lernejon en 1921 kiel oficiraspiranto kaj iris al Belo Horizonte. En 1923 fariĝis unua klasa leŭtenanto, kaj fariĝis instruisto de armea lernejo de Realengo en 1927 kaj, tuj poste, li estis direktoro de Staba Lernejo. Li estis nomita kapitanon en 1938, kolonel-leŭtenanton em 1943, kaj fariĝis marŝalo post "elektita" prezidento en 1964.

Kiam li estis kapitano, studis en Francio en la École Supérieur de Guerre, kiel li lernis pri teĥnikoj de kulturbatalo, propagando kaj cenzuro. Poste, li studis en Fort Leavenworth War School, en Usono.

Partopreno en Dua mondmilitoRedakti

Li estis ĉefo de funkcia sekcio de la Força Expedicionária Brasileira (FEB) dum la Dua mondmilito, en Italio, kaj restis dum 300 tagoj en batalkampo.

VerkojRedakti

Li skribis kelkajn militajn enseojn:

  • Alto Comando da Tríplice Aliança na Guerra do Paraguai,
  • A Doutrina Militar Brasileira,
  • A Estratégia Militar,
  • A Guerra,
  • O Poder Nacional,
  • Tendências do Emprego das Forças Terrestres na Guerra Futura.
Antaŭe:Prezidanto de BraziloPoste: 
Ranieri Mazzilli1964–1967Costa e Silva