Malsekejo

(Alidirektita el Humidejo)

Per malsekejoj kutime komprenatas malsekaj paŝtejoj, marĉoj, lagetoj, torfejoj, lagunoj, ĉiaj akvosurfacoj naturaj aŭ artaj, konstantaj aŭ nedaŭraj, stagnaj aŭ fluaj, salaj, saletaj, aŭ nesalaj, inkluzive marajn spacojn, kies profundo dum malalta tajdo ne superas 6 metrojn.

Malsekejo en la usona ŝtato Ilinojso
Malsekejo Passewaaij en Tiel Nederlando

Ĉeesto de akvo foje stagna, kulo-riĉeco, ktp. kaŭzis, ke tiujn ĉirkaŭaĵojn oni longtempe konsideris malsanigaj. Tial efektiviĝis laboroj por sekigi, plenigi kaj do forigi tiujn «malutilejojn».

Sed tiuj transiraj spacoj inter tero kaj akvo estas fundamentaj kaj nepraj stadioj de la akvo- kaj vivociklo. Ili utilas forspongante la superakvojn, reguligas akvofluon de riveroj, ili purigas la akvojn de la (France : bassin versant = ?) akvoprovizbasenoj kaj ties akvofluaĵoj konsumante la troaĵojn da organikaĵoj kaj agrotoksaĵoj.

Krome ili estas neanstataŭeblaj, elstare originalaj kaj riĉaj naturaj medioj, kun apartaj faŭnoj kaj flaŭroj.

Mondskale internacia traktato subskribita: la Ramsar-Interkonsento.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti