Hunaldo de Akvitanio

Hunald (konata ankaŭ kiel Hunoald, Hunuald, Chunoald, Chunold, Hunold, aŭ Hunaud), Duko de Akvitanio kaj Grafo de Tuluzo (735–744 aŭ 748), sukcedis sian patron Odo la Granda en 735.

Li malakceptis agnoski la altan aŭtoritaton de la Franka majordomo, Karlo Martel, kiam Karlo marŝis suden de la rivero Luaro, kaptis Bordozon, kaj Blaye, sed fine permesis Hunald reteni Akvitanion kondiĉe ke li montru fidelecon.[1]

El 736 al 741, la rilatoj inter Karlo kaj Hunaldo ŝajne restis amikaj, sed post la morto de Karlo en 741, Hunaldo deklaris militon kontraŭ la Frankoj. Pepino kaj Karloman siavice trapasis la Luaron, rabis la regionon de Berry kaj la ĉirkaŭoj de Bourges kaj, poste, detruis la kastelon de Loches kaj enprizonigis ĉiujn ties loĝantojn. Hunaldo ŝajne kontraŭatakis per rabado kaj bruligado de Chartres. Tamen, Hunaldo petis pacon en 745 kaj retiriĝis al monaĥejo, probable ĉe Insulo Ré.[2]

Oni trovis lin poste en Italio, kie li alianciĝis kun la Papo kontraŭ la Lombardoj kaj estis mortigita defende Romon dum la sieĝo fare de la Lombardia reĝo Aistulfo.[3] Li estis lasinta la duklandon Akvitanion al Vaifro, kiu estis probable lia filo, kaj kiu luktis ok jarojn defende sian sendependecon.

Post la morto de Pepino kaj la komenco de la regado de Karlomagno, estis lasta ribelo de Akvitanoj. Tiu ribelo estis estrita de iu Hunaldo kaj estis subpremita en 769 de Karlomagno kaj sia frato Karloman. Ia Hunaldo serĉis refuĝon ĉe la duko de Gaskonoj, Lupo, kiu redonis lin al liaj malamikoj. Spite la opinion de iaj historiistoj, tiu Hunaldo ŝajne estis diferenca persono (Hunaldo la 2-a) el la malnova duko de Akvitanio.[4]

Notoj redakti

  1. Pierre Riche, The Carolingians: A Family who forged Europe, Transl. Michael Idomir Allen, (University of Pennsylvania Press, 1993), 44.
  2. Pierre Riche, The Carolingians:A Family who forged Europe, 51-52.
  3. Peter Llewellyn, "The Popes and the Constitution in the Eighth Century", The English Historical Review 101, 398 (1986):. 42–67.
  4. Higounet, p 27, konsideras linm "Hunaldo la 2-a" kaj kiel plej verŝajna estro de la eŭska armeo kiu venkis ĉe la Batalo de Roncesvalles.

Fontoj redakti

  • Oman, Charles . The Dark Ages 476-918. Rivingtons: London, 1914.
  • Higounet, Charles. Bordeaux pendant le haut moyen age. Bordozo, 1963.
  • Vaissète, Joseph. Histoire génerale de Languedoc, vol. i. (ed. of 1872 seq.); Th. Breysig, H Hahn, L Oelsner, S Abel and B Simson, Jahrbücher des deutschen Reichs.