Hungara Esperantisto

Hungara Esperantisto estis hungara esperanto-gazeto, unue aperigita en 1909–1911, due 1918–1926, kaj trie 1961–1973.

Pro malkonsentoj kun la eldonisto de La Verda Standardo, Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) bezonis krei propran informilon. Ĝi tion faris unue per Sciiganto, kiu komencis aperi en majo 1903 kaj ĉesis per la 3-a numero januaro 1909. Ĝin anstataŭis en marto 1909 Hungara Esperantisto (IV+812 p. 24x16-17). En 1911 HEA akordiĝis kun La verda standardo kaj akiris ĝin per la societo, do Hungara Esperantisto malaperis. Redaktisto estis Miletz, poste d-ro Schatz.[1]

En julio 1918 Hungara Esperantisto reaperis en Szeged (836 p. 23x16) kaj restis tie ĝis oktobro 1923, redaktita de Turzo. De januaro 1924 HE transloĝis al Budapest kaj ĉesis tie en februaro 1926 (410 p. 24x16), redaktisto d-ro Takács. Entute aperis de julio 1918 83 n-roj kun 700 p.[1]

Nova periodo de Hungara Esperantisto aperis de januaro 1961 ĝis aŭgusto 1973 kiel monata informilo, eldonita de Hungara Esperanto-Asocio. Anstataŭ ĝi de septembro 1973 aperis la grandparte hungarlingva Eszperantó Magazin. Ĉefredaktistoj estis d-ro Nagy István 1961–1970, kaj Kökény Lajos 1971–1973.

Biblioteko de la Hungara Esperantisto redakti

  • 1. Ilonjo bela de Mihaelo de Vörösmarty, tr. Eŭgeno Fuchs
  • 2. Kantanta Kamparo tr. Kálmán Kalocsay

Kolekto de Hungara Esperantisto redakti

  • 2–3. La ŝtonpististo - La bazaro brulas, eld. Ludoviko Kókai, Budapest, 1910

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hungara Esperantisto” de Paul Tarnow en EdE, 1934