Hungara Fervojista Mondo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hungara Fervojista Mondo estas Esperantlingva revuo de la Fervojista Esperanto-Movado en Hungario, kaj ĝia nuntempa redaktoro estas István Gulyás.

Hungara Fervojista Mondo
Kovrilpaĝo de la revuo, dua n-ro de 2016
Kovrilpaĝo de la revuo, dua n-ro de 2016
revuo
Speco tema revuo
Periodeco trimonata

Lando  Hungario
Urbo Budapeŝto
Posedanto Fervojista Esperanto-Movado en Hungario
Redaktisto István Gulyás
Establodato 1957
Prezo 2000 HUF aŭ 12 EUR
ISSN 0230-323X

vdr

Enhavo redakti

La revuo aportas pri IFEF-aranĝoj, kaj pli vaste pri la fervoja mondo: interligoj, informoj el ĉiuj partoj de la mondo ktp. La kovrilpaĝo kaj malantaŭa paĝo estas koloraj.

Historio redakti

Ĝi aperis Julion 1957 kiel revuo de Fervojista Fako de HEK, kvankam tiu fako oficiale fondiĝis nur la 15-an de novembro. La revuon fondis kaj redaktis doktoro István Bácskai. Dum duonjarcento post Bácskai:

estis la redaktoroj.

La fondinto Bácskai en 1962 iĝis respondeca redaktoro, kaj de 1984 ĝis sia morto en 1995 respondeca eldonanto de la revuo.

Eksteraj ligiloj redakti