Hungara Socialista Partio
La Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt) estas socialista/socialdemokrata partio en Hungario. Ĝi estas la ida partio de la komunista Hungara Socialista Laborista Partio.
Hungara Socialista Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Dum | 7-a de oktobro 1989 – | |
Antaŭulo | Hungara Socialista Laborista Partio | |
Fondodato | 7-a de oktobro 1989 | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Lando | Hungario | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estas ekde 2002 la plej granda partio en la hungara parlamento kun 178 parlamentanoj el al ebla 386; per 42.1% de la voĉoj. Ĝi nun regas en koalicio kun Alianco de la Liberaj Demokratoj, formante kun ili plimulton.
La partio estas membro de la Partio de la Eŭropaj Socialistoj kaj Socialista Internacio.