Hungara Televido
Hungara Televido, hungare Magyar Televízió estas la unua ŝtata hungara televido, nuntempe havanta 2 programojn: "m1" kaj "m2".
HistorioRedakti
Oni planis televidajn dissendojn en la 1930-aj jaroj, sed pro la 2-a mondmilito okazis nenio. La Hungara Televido funkcias ekde 1953, tiam okazis eksperimentaj dissendoj. La unua dissenda turo 60 metrojn alta estis konstruita en 1955 en Budapeŝto. Post unu jaro oni produktis jam ricevilojn. En 1957 oficiale okazis la dissendado. La inaŭguro estis marŝo de 1-a de majo kun parolado de János Kádár. Ĝis 1987 lunde neniam okazis programo. En 1959 dissendilo ekfunkciis en Pécs, poste ankaŭ en la tuta lando. Ekde 1967 komenciĝis la koloraj dissendadoj. En 1971 startis la dua programo. En 1997 la monopolo rompiĝis, komercaj televidoj ekfunkciis. En 2009 la televizio ricevis novan modernan konstruaĵon. Longe funkcias regionaj studioj en urboj Sopron, Pécs, Szeged, Debrecen kaj Miskolc.
En 1989 pacema marŝo okzis antaŭ la Hungara Televizio, oni metis surskribon "Libera Hungara Televido". En 2006 tumulto okazis ĉe la ŝtuparo de la konstruaĵo, la polico ne povis gardi la televizion.
Elektitaj reĝisoroj de la Hungara TelevidoRedakti
Elektitaj aliaj personoj, kiuj ligiĝis al la Hungara TelevidoRedakti
- Imre Antal (pianisto), prezentisto
- Ágnes Bálint, dramaturgo
- László Drégely, dekoraciisto
- Pál Erőss, juĝisto
- György Fekete (arkitekto pri internaj spacoj)
- Lajos Jánosa, dekoraciisto
- Tamás Koltai, redaktoro
- József Öveges, fizikisto
- István Pálffy (prezentisto)
- József Pálfy (prezentisto)
- György Szepesi, raportisto
- Dusán Sztevanovity, dramaturgo
- Tamás Vitray, raportisto
- Róbert Wegenast, dekoraciisto
- Marianna Wieber, kostumisto