Hungarlingva Teatro en Pozono

Teatroj en iama Pozono/Pressburg

La teatra vivo en Pozono (konata ankaŭ kiel Preßburg, nuntempa Bratislavo) komence estis german- kaj latinlingva, poste ankaŭ hungarlingva.

Urba Teatro (Pozono)
Urba Teatro, nun malnova Slovaka Nacia Teatro
konstruaĵo
Loko
Lando  Hungara reĝlando
Urbo Pozono
Realigo
Inaŭguro 1886
Posedanto municipo
vdr
La unua teatro

Historio redakti

La germana civitaneco de la urbo aranĝis pruvite pripaskajn spektaklojn de 1439 ĝis 1545. Ekde 1628 la jezuitoj aranĝis teatraĵojn en lernejo, ekde 1673 en preĝejo. Ekde 1733 germanaj migraj aktoroj pli kaj pli regule vizitis la urbon. Post jardeko ili konstruis porokazan teatrejon. La unua ŝtona teatrejo estis konstruita en 1776. Menciindas, ke en Hungarlando ĉi tie estis videbla la Hamleto germanlingve. Pozono en 1783 perdis la statuson de hungara ĉefurbo, tial poste la teatra vivo retiriĝis al spektakloj en grafaj palacoj. La unuaj hungarlingvaj spektakloj okazis en 1789 en la seminariejo, la aktoroj estis pastroj. La unuaj migraj teatraj trupoj alvenis ekde 1820 kun estreco de Dávid Kilényi, Ferenc Komlóssy (aktoro), Imre Szigeti kaj aliaj. Intertempe en 1843 oni konstruis subĉielan scenejon, kiu funkciis ĝis 1900. La teatrejo el 1776 estis malkonstruita en 1884 kaj pli nova estis konstruita en 1886, kie oni prezentis hungar- kaj germanlingvajn teatraĵojn.

 
Afiŝo pri la inaŭguro

Depost naskiĝo de Ĉeĥoslovakio la teatro translokiĝis al Slovaka Nacia Teatro, tamen pli malofte estis videblaj ankaŭ hungar- kaj germanlingvaj teatraĵoj. Inter 1945-1956 neniam okazis hungarlingvaj teatraĵoj, poste el Hungario alvenis pluraj teatraj trupoj.

Inaŭguro en 1886 redakti

Arkitektoj de la nova baroka-renesanca teatrejo havanta la nomon Városi Szinház (Urba Teatro) estis Ferdinand Fellner kaj de:Hermann Helmer. Origine sur la fasado estis videblaj bustoj de Ferenc Liszt, Johann Wolfgang von Goethe, Ŝekspiro, József Katona kaj Mihály Vörösmarty. Dum la inaŭguro ĉeestis Kálmán Tisza kune kun la plena ministraro kaj Mór Jókai. La ĉefspektaklo estis la nacia opero Bánk bán.

Rekonstruoj redakti

En 1934 la teatro estis rekonstruita kaj la menciitaj bustoj estis forigitaj. En 2003 tiuj bustoj estis remetitaj, escepte anstataŭ Vörösmarty oni kreis pli novan pri Wolfgang Amadeus Mozart. La sekvaj rekonstruoj okazis en 1949 kaj 1972.

Elektitaj teatrestroj redakti

Elektitaj rolantoj redakti

Aliaj teatranoj redakti

Fontoj redakti