Husn Banu Ghazanfar

Husn Banu Ghazanfar, foje Husnbanu Ghazanfar (en la daria lingvo: حسن بانو غضنفر‎, n. la 1-an de februaro 1957 en Balĥo) estas afgana profesorino, verkistino, poetino kaj prelegantino. Ŝi estis ankaŭ Ministrino pri Virinaj Aferoj en Afganio (paŝtue: د ښځو چارو وزارت).

Husn Banu Ghazanfar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1957 (1957-02-01) (67-jaraĝa)
en Balĥo
Ŝtataneco Afganio
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Husn Banu Ghazanfar, afgana ministro pri virinaj aferoj de aŭgusto 2006 ĝis marto 2012 kaj duan fojon inter 2012 kaj aprilo 2015.

Frua vivo kaj edukado redakti

Ghazanfar, filino de Abdul Ghafar, naskiĝis en la provinco Balĥo la 1-an de februaro 1957. Ŝi diplomiĝis ĉe la mezlernejo Sultano Razia en Mazar-i-Ŝarif kaj akiris ŝian BA kaj la gradon de magistron pri literaturo kaj sociologio en la rusa urbo Stavropol. Je 1983 ŝi estis enplektita en la programo de la Literatura Fakultato de la Kabula Universitato. Ĉirkaŭ du jaroj poste, ŝi iris al Sankt Petersburgo, Rusio, kie ŝi akiris doktorecon en filologio.

Estante uzbekdevena[1], ŝi flue parolas la lingvojn darian, paŝtunan, uzbekan, rusan kaj scias iom da turka kaj angla[2].

Esperanto

En 2005 ŝi lernis ankaŭ iom da Esperanto kaj ebligis kurson de Esperanto en la Kabula Universitato[3][4].

Kariero redakti

En 2003, ŝi estis nomumita kiel la Kapo de la Literatura Fakultato ĉe la Kabula Universitato.

En julio 2006, Ghazanfar ricevis la fidon de la Nacia Asembleo de Afganio (la afgana parlamento) fariĝi Ministrino pri Virinaj Aferoj.

Ghazanfar ankaŭ laboris kiel:

  • Membro de la Alta Konsilio de la Ministerio de Supera Edukado
  • Membro de Speranto [aŭ ĉu Esperanto?] Internacia Asocio de Virinoj
  • Membro de la Internacia Asocio de Turk Zabanan
  • Membro de la Stabo de Direktoroj de la Asocio Hakim Nasir Khisro Balkhi.

Virinaj rajtoj redakti

La Ministerio pri Virinaj Aferoj (paŝtue: د ښځو چارو وزارت) estis ministerio en la afgana registaro, establita en malfrua 2001 fare de la afgana Provizora Administracio kies misio estis certigi, ke laŭleĝaj, ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj civitaj rajtoj de virinoj en Afganio, inkluzive de ilia rajto esti liberaj de ĉiaj perfortoj kaj diskriminacioj, estas respektataj, antaŭenigataj kaj plenumataj.

Kvankam tiu ministerio celis antaŭenigi virinajn rajtojn, tiuj restis ankoraŭ komplikaj per reakcia vidpunkto pri virinoj fare de iuj sociaj grupoj, precipe kamparanoj, kio daŭre kaŭzas zorgemon[5].

Virinoj oficiale akiris egalecon kun viroj laŭ la konstitucio de 1964. Tamen ĉi tiuj rajtoj estis forprenitaj en la 1990-aj jaroj per malsamaj portempaj regantoj kiel la talibanoj dum enlanda milito.

Kiam la talibanoj rekonkeris la tutan Afganion en aŭgusto 2021, ekestis denove maltrankvilo pri la estonteco de virinoj en la lando, kvamkam nun la talibanoj promesis respekti virinajn rajtojn[6].

Verkaro redakti

Ŝi estas ankaŭ poeto kaj verkistino de beletro. Ŝiaj libroj estas

The Human Fate, Predations in the 21st Century, The Secrets of Beauty and Attraction (La Homa Sorto, Prediktoj en la 21-a jarcento, La Sekretoj de Beleco kaj Allogo).

Ŝi mem tradukis la libron Self Realization (Memrealiĝo).

Ŝi verkis eseojn kaj sciencajn artikolojn eldonitaj en naciaj kaj internaciaj ĵurnaloj.

Referencoj redakti

  1. (en) "Afghan Government 2009" (PDF). Central Intelligence Agency (CIA), la 28-an de septembro 2009, arkivita de la originalo (PDF), la 28-an de julio 2011.
  2. Ghazanfar, Professor. Dr. Husn Bano Banu
  3. (eo) Novaj kursoj de Esperanto en Afganio, Libera Folio, la 15-an de decembro 2015
  4. Afgana Esperanto-Movado, novembre 2006
  5. (en) Farrah Azeem Khan, "2018 Survey of Afghan People Shows Women's Rights are Complicated". Asia Foundation, la 5-an de decembro 2018.
  6. (en) Yaroslav Trofimov, "Afghanistan Government Collapses as Taliban Take Kabul", The Wall Street Journal, la 15-an de aŭgusto 2021, alirite la 18-an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto en Kabulo, Afganio

Hiĝabo

Rahnaward Zaryab, fama darilingva verkisto

Ekstera ligilo redakti

Biografio de d-rino Husn Banu Ghazanfar Arkivigite je 2011-05-03 per la retarkivo Wayback Machine