Hveragerði
Hveragerði estas komunumo de Islando. La formala nomo intertempe estas Hveragerðisbær (Urbo de Hveragerði). Ĝi urbiĝis dum la 20-a jarcento kiam tie fondiĝis la tiama centro de laktproduktejo de la distrikto. En la loko estas varmaj fontoj, kaj pro tio estas multaj vitrodomaj herbkreskejoj en Hveragerði - oni eĉ tie kulturis bananojn.
Hveragerði | |
komunumo | |
Lando | Islando |
---|---|
Loĝantaro | 2 316 |
Poŝtkodo | 810 |
![]() | |
Retpaĝo: www.hveragerdi.is | |
En Hveragerði fondiĝis la Hortikulturlernejo de Islando, kiu intertempe kuniĝis kun aliaj lernejoj en la Terkulturuniversitato de Islando.