Hyundai
Hyundai Motor Company estas la nomo por aŭtomobilfabrikisto de Hyundai Kia Automotive Group en Sud-Koreio. Kun Kia Motors ĝi estis la kvara plej granda fabrikisto de aŭtomobiloj en la mondo, en 2009.
Hyundai | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Fondodato | 1967 | |
Sidejo | Seulo, Sud-Koreio | |
Lando | Sud-Koreio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fondita en 1967 en Seulo, Sud-Koreio, de Chung Ju-yung, prezidanto de chaebol ("granda industria grupo") Hyundai Engineering and Construction Company, nun ĝi havas en Ulsan fabrikon kun produktkapableco de 1,6 milionoj da aŭtomobiloj jare. Hyundai Motor Co. havas 65 000 dungitojn en la tuta mondo.
Nuntempe ĝi ankaŭ fabrikas veturilojn en Kanado, Hindio, en Nošovice (Ĉeĥio), Turkio, Egiptio kaj Popola Respubliko de Ĉinio, sed vendas ĝiajn produktojn en la tuta mondo, inkluzive en la grava merkato de la Eŭropa Unio, Usono kaj Rusio. En Brazilio, Brazila grupo CAOA asemblas la antaŭan version de Hyundai Tucson kaj la kamionon H-100.
Kelkaj modelojRedakti
- Cortina
- Pony
- Granada
- Accent/Excel
- Accent/Verna
- Atos/Santro
- Atos Prime/Santro Xing
- Scoupe
- Elantra/Lantra
- Avante/Elantra/Lantra
- Equus/Centennial
- Click/Getz
- Sonata
- Hyundai Grandeur
- Azera
- Hyundai Veloster
- Hyundai HD1000(Minibus/Porter)
- H-100/Grace/Porter
- Santa Fe
- H-1/Satellite/Starex/Libero
- Terracan
- Hyundai Veracruz
- Tucson
- Hyundai Santro Xing
- Hyundai Vison & 3ton Truck
- Hyundai 5ton Truck
- Hyundai Mighty
- Hyundai e-Mighty
- Hyundai Chorus
- Hyundai 4.5ton & 5ton Truck
- Hyundai Truck (8ton~25ton Truck)
- Hyundai Super Truck 5ton/4.5ton(HD Series)
- Hyundai Super Truck(HD Series)
- Hyundai Mega Truck
- Hyundai New Power Truck
- Hyundai Aero Town
- Hyundai Aero City
- Hyundai Super Aero City
- Hyundai Universe (aŭtobuso)
- Hyundai Aero
- Hyundai HD160
- Hyundai HD170
- Hyundai RB
- Hyundai FB
Vidu ankaŭRedakti
- Kia Motors
- GM Daewoo
- SsangYong Motor Company
- Renault Samsung Motors