Iĉono

sud-korea urbo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Inĉono.


Iĉono (koree 이천시, laŭ ĉinaj literoj 利川市) estas urbego en Sud-Koreio.

Iĉono
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 209 003  (2015) [+]
Loĝdenso 453 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 17′ N, 127° 27′ O (mapo)37.279166666667127.4425Koordinatoj: 37° 17′ N, 127° 27′ O (mapo) [+]
Areo 461,3 km² (46 130 ha) [+]
Iĉono (Suda Koreio)
Iĉono (Suda Koreio)
DEC
Iĉono
Iĉono
Situo de Iĉono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Icheon [+]
vdr
Panoramo al Iĉono

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Urbodomo de Iĉono
 
Muzeo en Iĉono

Iĉono situas en la nordokcidenta parto de la lando sur montetaro. Seulo troviĝas 33 km [1]. Aliaj proksimaj urbegoj estas Joĝu, Jongin, Kvanĝu kaj Anson.

Historio redakti

La unua mencio pri la teritorio okazis en la jaro 475. Dum la historiaj tempoj tiu loko apartenis al diversaj regnoj. La distrikto Iĉono aperis jam en 936. La urbo estis tranomita al Namĉon en 1390, nur en 1896 ĝi rericevis la hodiaŭan nomon. administraj ŝanĝoj en 1986. La statuso de la urbo estis akirita en 1996.

Ekonomio redakti

Iĉono estas centro de la sudkorea ceramika produktado. En la apudaĵo oni kultivas persikojn kaj rizojn.

Trafiko redakti

 
Metroostacio en Iĉono

En Iĉono trafikas metroo el Seulo. 2 aŭtovojoj preteriras la urbegon.

Klimato redakti

En Iĉono pluvas aŭ neĝas jare po 1371 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 11,6 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas, en julio kaj aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C.

Vizitindaĵoj redakti

 
Vendejoj pri ceramikoj en Iĉono
  • Internacia Ceramika Centro estas ekspoziciejo, kiu prezentas centojn da ekspozicioj. Aldone al ĝi la grandurbo havas plurajn muzeojn pri ceramikaĵoj.
  • Iĉono Manlabora Vilaĝo estas centro de la ceramika metio. Nun pli ol 80 laborejoj kaj kelkaj centoj da fornoj funkcias ĉi tie. La ceramika vilaĝo estas malfermita al turistoj.
  • ĉiujara festivalo de skulptaĵoj ekde 1998
  • Rizo-Festivalo - ĉiujare en la frua aŭtuno
  • budhismaj temploj en la komenco

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans