Iĵica

arkaika cirila litero

ѵ estas litero de la cirila alfabeto. Ĝia majuskla formo estas Ѵ

Rusa (pre-1918) redakti

En la rusa lingvo, ĝi estis la fina litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon "Iĵica" kaj la prononcon [IFA: i]. Tiu litero ne estas uzata nun. Antaŭ tio estis nur uzita por transskribo de grekaj vortoj, kiuj havas Υ. Nun, rusoj anstataŭe uzas И.

Malnovslava lingvo redakti

En la malnovslava lingvo, ĝi estas la 44-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon "Iĵica" kaj la prononcon [IFA: i,y,ɨ].

Origino estas greka alfabeto ipsilono.

Unikodo redakti

  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1140
    • Laŭ deksesuma sistemo, 474
  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1141
    • Laŭ deksesuma sistemo, 475

Vidu ankaŭ redakti