Ivan Ŝirjaev

rusa esperantisto kaj verkisto
(Alidirektita el I.Ŝirjaev)

Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV (ruse Иван Геннадьевич Ширяев[1], ankaŭ konata kiel Johano Genadleviĉ ŝirjaev, plumnomo: Ivan Malfeliĉulo; naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en Vereteja, gubernio Jaroslavl; mortis la 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 rusortodoksa pastro en Vologda[2]. tradukisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj en Esperanto. Iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto.

Ivan Ŝirjaev
Persona informo
Aliaj nomoj Ivan Malfeliĉulo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1877 (1877-04-11)
Morto 23-an de oktobro 1933 (1933-10-23) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Q4538829
Okupo
Okupo tradukistoesperantistoverkistopastro
Esperanto
Esperantisto numero 3228
vdr

Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.

Sub la plumnomo Ivan Malfeliĉulo li aperigis multajn artikolojn en la Esperanto-gazetaro.[mankas fonto]

Dum kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo Esperanto-Enciklopedio. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933) kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.

Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de la vilaĝo Lomigory (6-an de novembro, 11-an de novembro, 1-an de decembro).

Originalaj verkoj redakti

  • Sen Titolo (kiun kelkaj fakuloj konsideras la plej frua originala Esperanto-romano kaj la plej interesa el la fruaj romanoj verkitaj en Esperanto[3]. Eldonita nur en 1995 ĉe Pro Esperanto, Vieno). Kredeble finverkita proksimume en 1920 sed kuŝinta manuskripte en ŝranko dum jardekoj. Trafa kaj amuza rakonto pri evoluo de junulo, certe kun membiografiaj trajtoj, de frua bonega stilisto.
  • Sep Rakontoj (1906)
  • La Ciganino (1907), rakonto en brajla preso
  • Tra la Loko Ensorĉita (1913)
  • Forta Impreso (1914)
  • Peko de Kain (1933)
  • En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj (1937)


1993 estis lanĉita sine de la eldonejo Pro Esperanto projekto de eldonado de plena verkaro de Ŝirjaev. Ĝis nun aperis tri volumoj: La Dormanta Grafino (noveloj), La Nova Vivo (romano) kaj Sen Titolo (romano). La kvara kaj lasta volumo kun rakontoj estas en preparo.

Recenzo pri En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj redakti

 
 Malnova esperantisto de 1895, senlaca pioniro kaj iniciinto de Enciklopedio de Esperanto estis ĉi tiu rusa pastro, la verkinto. Estas vere ĝojige, ke la eldonejo decidis honori la memoron al li per publikigo de iom el lia postlasaĵo. En la rakontoj de Ŝirjaev respeguliĝas la rusa homo kaj la granda Rusujo 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.152 (mar 1938)

Tradukoj redakti

Gravaj tradukoj[4][5] restis kiel manuskriptoj en lia tirkesto, nun eble perditaj aŭ ie deponitaj:[mankas fonto]

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Ivan Ŝirjajev, la iniciatinto de nia Enciklopedio, La Ondo de Esperanto, la 23-an de aprilo 2017.
  2. Sen Titolo, Vieno 1995, postparolo p. 307-333 donas multajn informojn pri liaj vivo kaj verko
  3. (eo) Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2022, La Ondo de Esperanto, paĝo 45, n-ro 1, 2022
  4. Heroldo de Esperanto, n-ro 48 (753), 1933, nekrologo (mencias la tradukojn de Dostojevski, Tolstoj, Orbuŝulo), kies manuskriptoj restis en lia tirkesto
  5. Enciklopedio de Esperanto, p. 533-544 (ripetas informon pri liaj tradukoj)

Bibliografio redakti

  • Taŭriono Smykov, Ivan Ŝirjaev: novaj biografiaj informoj, Esperanto, 1374 (12) Decembro 2022, paĝoj 260-261