Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio

(Alidirektita el ICAIC)

La Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio (hispane Instituto Cubano de Arte e Industria Cinematográficos, mallongigo ICAIC) estis kreata la 24-an de marto 1959, do mallonge post la kuba revolucio, per la unua kulturleĝo de la nova registaro.

Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio
Instituto Cubano del Arte e Industria Cinematográficos
organizaĵo
Komenco 1959 vd
Lando(j) Kubo vd
Fondinto(j) Alfredo Guevara Valdés vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La kulturleĝo tekstas programe: „Kino estas arto“. Per tio estis fiksita la disigo disde la preskaŭ nure komercaj kubaj kionoproduktaĵoj de antaŭ la revolucio el 1959. La unuaj kunlaborantoj de ICAIC estis plejofte membroj de la revolucia Movado 26-a de Julio estrata de Fidel Castro. Fonda direktoro Alfredo Guevara estis ekde la komuna studotempo ĉe la Universitato de Havano intimulo de Castro.

Dum kiam en la 1960-aj jaroj produktis krom malmultaj aktorfilmoj precipe dokumentajn, mallongajn kaj instruajn filmojn, ekde la 1970-aj jaroj ekestis pli kaj pli elspezaj tutvesperaj aktorfilmoj de tre propra stilo, kiuj parte gajnis gravajn internaciajn kinartajn premiojn.

Komence de la 1990-aj jaroj ICAIC ekhavis financajn problemojn sekve de la kuba ekonomia krizo kaj pro tio preskaŭ ne kapablis produkti proprajn filmojn. Kubaj filmoj el ĉi tiu periodo ebliĝis pro fremdfinancadoj precipe el Hispanujo, adaptiĝis tamen ofte ankaŭ al la bezonoj de siaj mondonantoj. Multaj kinartistoj forlasis Kubon, por plue povi produkti filmojn.

Post la komenco de la nova jarmilo surbaze de la refortikiĝo de la ekonomiaj kondiĉoj ree ekestis nova kuba filmverkado kun junaj reĝisoroj. Filmoj kiel La vida es silbar (La vivo estas fajfado) aŭ Suite Habana sin ligas al la tradicioj de la postrevolucia kino kuba, verkas tamen per klare apartaj, novaj enhavaj kaj formaj impulsoj.

En 2009 la kliŝoj de ICAIC estis enprenataj en la Memoron de la Mondo.

Malmultajn monatojn post la morto de la fondinto kaj multjara estro de ICAIC, Alfredo Guevara, aŭguston de 2013 la psiĥologiisto kaj ĝistiama vicestro Roberto Smith fariĝis nova prezidanto de la filminstituto.[1]

Muzikaj eksperimentoj redakti

Por la evoluo de la muzika stilo Nueva Trova estis decida la fondado de la Grupo de Experimentación Sonora (Grupo por Soneksperimentoj) de ICAIC en 1969 sub direktado de Leo Brouwer. Tasko de ĉi tiu grupo estis vere la produktado de filmmuziko, fakte tamen ĝi evoluis al tereno por junaj muzikistoj kun propra diskeldonejo kaj granda memstareco. Al la plej eminentaj membroj apartenis Silvio Rodríguez, Pablo Milanés kaj Sergio Vitier.

Famaj filmoj (selekto) redakti

Referencoj redakti

  1. El psicólogo Roberto Smith asume la presidencia del ICAIC, en: Diario de Cuba de la 30-a de aŭgusto 2013 (hispanlingva)

Eksteraj ligiloj redakti