Interkontinenta balistika misilo

balista misilo kapabla trafi celon pli foran ol 5500 kilometroj
(Alidirektita el ICBM)

Interkontinenta balistika misiloICBM (laŭ ties anglalingvaj inicialoj de intercontinental ballistic missile) estas misilo de longa atingo, nome de pli ol 5500 kilometroj,[1][2] kiu uzas balistikan trairadon kio implicas gravan ascendon kaj descendon, inklude suborbitajn kaj parte orbitajn itinerojn, kio disvolviĝis laŭlonge de la spaca konkurenco. ICBM diferenciĝas el aliaj balistikaj misiloj kiaj la IRBM (Intermediate Range Ballistic Missile, «balistika misilo de meza atingopovo») aŭ de la SRBM (Short Range Ballistic Missile, «balistika misilo de mallonga atingopovo») ĉefe pro la atingopovo. La maksimuma atingopovo de ICBM estas limigita de la paktoj de armokontrolado kiu malpermesas orbitajn aŭ parte orbitajn flugojn.

ICBM Misil Minuteman III dum lanĉo.

Aktuale, nur tri landoj havas sistemojn de interkontinentaj balistikaj misiloj: nome Usono, Rusio kaj Ĉinio. Francio disponas de IRBM de tre longa atingopovo kaj estas finigante la disvolvigon de ICBM de submara lanĉo. Barato siaflanke ankaŭ troviĝas inter la ŝtatoj kiuj disponas el finaj statoj de disvolvigo de propra ICBM. Laŭ la misilaj pruvoj faritaj ĝis nun, oni supozas ke ankaŭ Nord-Koreio havas programon de disvolvigo kaj esplorado de tiuj armoj relative antaŭenira, kaj oni spekulativs ke ĝi povus realigi tuj trejnadon per prototipo de longa atingopovo kaj atomenhava kapablo. Ĝenerale, ĉiu ajn lando kapabla meti aparaton en la spaco povus disvolvigi ICBM post mallonga tempoperiodo.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
  2. «Intercontinental Ballistic Missiles». Special Weapons Primer. Federation of American Scientists. [1] Konsultita la 22an de Aprilo 2017.