IJK 1996
La 52-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1996 en la loĝloko Güntersberge de Germanio, organizite fare de Germana Esperanto-Junularo, en historia urbeto de la mezalta montaro Harco centre de la lando. La kongreson partoprenis 360 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.
IJK 1996 | ||
---|---|---|
Loko | Güntersberge, Germanio | |
Ekde | 29-a de julio 1996 | |
Ĝis | 5-a de aŭgusto 1996 | |
Organizanto | Germana Esperanto-Junularo | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Por montri kontinuecon, la aktivuloj de GEJ intence organizis la Internaciajn Junularajn Kongresojn de IJK 1974 (Monastero), IJK 1985 (kastelo Eringerfeld) kaj 1996 intence en intervalo de ĉiam 11 jaroj - laŭ tiu logiko la sekva IJK en Germanio devintus okazi en 2007, pri kio la junaj esperantistoj de tiu jaro tamen ne plu atentis.