IJK 2007

63-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 63-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis en la jaro 2007 inter la 27-a de julio kaj la 3-a de aŭgusto en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio. La decido estis alprenita de la estraro de TEJO en januaro 2005 kaj oficiale anoncita je la 7-a de februaro 2005. Ĝis la 3-a julio 2007, 175 homoj el 32 landoj aliĝis, inkluzive de 76 el Vjetnamio mem [1]. La temo estis Paco, Kunlaboro kaj Disvolviĝo.

IJK 2007
Loko Hanojo,  Vjetnamio
Ekde 27-a de julio 2007
Ĝis 3-a de aŭgusto 2007
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de la 63-a IJK

Hanojo redakti

La ĉefurbo de Vjetnamio dum preskaŭ mil jaroj, kaj antaŭe tio de la franca kolonio Hindoĉinio, situas apud la Ruĝa Rivero. Hanojo estas urbo plena de kulturo kaj markita per la diversaj dinastioj regintaj. Pro la longtempa asocio kun Ĉinio, la kulturo de Vjetnamio estas forte ligita al Konfuceismo kaj en Hanojo troviĝas pli ol 600 pagodoj kaj antikvaj preĝejoj.

La francoj multe modelis la urbon dum sia rego per sia propra arkitektura stilo, nome bulvardoj flankitaj de arboj kaj multaj koloniaj konstruaĵoj ankoraŭ daŭras, ekzemple la Palaco de la Prezidento. Dum la frua socialista erao, la nuraj fremdaj influoj venis de la aliaj komunistaj nacioj, antaŭ ĉio Sovietunio, Ĉinio kaj Kubo.

Inter la vidindaĵoj en Hanojo estas la vivema Malnova Kvartalo kaj La templo de literaturo, kiu estas la plej antikva universitato en Vjetnamio. La okcidenta lago estas la plej granda el pluraj en la urbo kaj tre popola pro siaj agrablaj ĉirkaŭaj preĝejoj.

Eksteraj ligiloj redakti