IJK 2024
La 80-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2024 en Ŝventojo (litove Šventoji), Litovio. La kongresa urbeto estas feria loko borde de la Balta Maro. Ĝi situas 40 kilometrojn norde de la distrikta ĉefurbo Klaipėda, 12 kilometrojn norde de la komunuma ĉefurbo Palanga kaj 8 kilometrojn norde de la internacia flughaveno Palanga ("Palangos Oro Uostas"). Kvankam la limo al Latvio situas en distanco de nur pliaj 7 kilometroj norden, de tie eblas veni nur per aŭto aŭ biciklo (aŭ eventuale velboate trans la Balta Maro) - busaj aŭ fervojaj rektaj konektoj de Latvio suden al Šventoji estas pli malpli neekzistaj.
IJK 2024 | ||
---|---|---|
![]() |
||
Loko | Šventoji, ![]() | |
Organizanto | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Lokaj lingvoj litova kaj ĵemajtia
redaktiLa oficiala loka lingvo en Šventoji estas la litova lingvo, kvankam la loko situas en la centra parto de la ĵemajtia, plia regiona lingvo el la balta lingvaro, tiom parenca al la litova ke iuj konsideras ĝin dialekto de ĝi, sed tamen distinge diferenca. Pri unuaj vortoj kaj frazeroj en la ĵemajtia lingvo vidu la esperantlingvan artikolon pri ĝi.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la IJK 2024 (esperante)
- prezenta filmo kun kongresaj fragmentoj en la retejo Instagram (esperante)
- filmo en la retejo TikTok pri bonvenigo de novaj esperantistoj en la IJK 2024 (esperante)
- filmo en la sama retejo TikTok pri ĉeno de IJK-anoj memoriga pri la baltia vojo la 23-an de aŭgusto 1989, ekzakte antaŭ 35 jaroj (esperante)