IJlst [Ejlst] (frise: Drylts) estas urbeto en la nederlanda provinco Frislando kaj unu el la frisaj dekunu urboj.

IJlst
loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8651
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 1′ N, 5° 38′ O (mapo)53.00975.6264Koordinatoj: 53° 1′ N, 5° 38′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
IJlst (Nederlando)
IJlst (Nederlando)
DEC
IJlst
IJlst
Situo de IJlst

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo IJlst [+]
vdr

IJlst situas kvin kilometrojn sudokcdente de la urbo Sneek, kaj estas la ĉefloko de la municipo Súdwest-Fryslân. Tra la urbeto fluas la rivero Geeuw, kiu en la urbeto kunfluas kun la rivero Ee. IJlst havas fervojstacion de la linio Leeuwarden - Stavoren malfermita kune kun la fervojlinio je la 8-a de novembro 1885. En IJlst loĝas proksimume 4000 homoj.

Nooitgedagt (neniampensita) estas antaŭa fabriko en IJlst kiu antaŭ ĉio konatiĝis pro ĝiaj sketiloj, kiuj fakte estas nur kromproduktoj. Lignoprilaboriloj estis la plej gravaj produktoj kaj dum kelkdekoj da jaroj ankaŭ oni fabrikis lignajn ludilojn. Post 1975 oni faris nur ilaron.

Situo IJlst
Lignosega pseŭdomuelejo La rato
Monumenta domo Messingklopper (latunisto)
Fumtubo de la antaŭa fabriko Nooitgedagt