ILERA-bulteno

Bulteno de ILERA

ILERA-bulteno estas la oficiala organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA), la unuaj eldonistoj estis Ed W2CIL kaj Ken G4MR. La revuo nuntempe havas 8 paĝojn en malgranda formato plenkolora kaj estas eldonata 4-foje jare, ĝi aperas ĉefe en PDF formato. La enhavo de la bulteno temas pri la agadoj de ILERA kaj ties membroj, (kongresoj, kongresaj stacioj, radiaj skedoj, ILERA-konkurso, vikipedio, fakverkoj, radioamatoraj vortaroj kaj pri teknikaj aspektoj kiel antenoj, sendriceviloj, telegrafio, radioamatoraj konkursoj, radiostacioj, konfirmkartoj ktp.).[1][2][3]

ILERA-bulteno
revuo
Speco Faka revuo
Ĝenro amatora radio
Formato A5
Periodeco trimonata

Posedanto Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj
Ĉefredaktisto Javier Ramos Nistal
Kunredaktisto Enivaldo Alves, Hans Welling

Retejo ilerabulteno.googlepages.com
vdr

Historio redakti

Antaŭaj radioamatoraj bultenoj redakti

Antaŭaj revuoj pri la temo aperis jam en la sesdekaj jaroj. De 1963 ĝis 1968 Edward Lindberg, W2CIL, eldonis la bultenon Esperanto-Radio, por la tuta mondo. La eldonaĵo informis ĉiujn radioamatorojn, kiuj interesiĝis pri Esperanto. De 1968 ĝis 1973 aperis Esperantista Radioamatora Bulteno farita de Nid Dutra D’Amorim, PY6JZ. Esperanta Ondo organo de I.L.E.R.A. estis eldonita de 1967 ĝis 1970. Poste en Japanio la radioamatora klubo JA1YAR eldonis la revuon EKAROj (1963) kaj funkciigis radiorondon en la pacifika areo (la pacifika rondo). Ĝia gvidanto estis Buno Chambers, KH6GT. La grupo aperigis la bultenon OSCILILO de 1970.[4]

ILERA-bulteno redakti

Unuaj eldonistoj estis Ed, W2CIL kaj Ken, G4MR kiuj startis la eldonon en 1970.[5] Laci, HA7PW, eldonis dudek bultenojn. De 1994 ĝis 1997 nur kvin bultenoj aperis. Eldonis ilin pluraj landaj reprezentantoj, laŭvice DJ4PG, DL6UDX, F9ED, SM5DAD, PT2CA. En Montpellier (UK 1998) Jean-Jacques, F6ILR entreprenis la eldonadon de la bulteno, kiu pli regule aperis ĝis lia forpaso. Poste diversaj eldonistoj prizorgis ilin. La lastaj bultenoj ne aperis sur papero, sed en la interreto. Bulteno 76, 77 kaj 78 estis eldonitaj de Javier Ramos, CO2MM.[6]

Redaktoroj kaj kunlaborantoj redakti

La revuo estas eldonata danke al la volontula laboro kaj kontribuo de la ILERA-membroj kaj esperantistaj radioamatoroj el la tuta mondo. Ĉiu ILERA-membro rajtas ricevi paperan version de la bulteno.[7]
Listo de redaktoroj:

  • Edward Lindberg, W2CIL
  • Ken Sly, G4MR
  • Laci, HA7PW
  • Hans B. Welling, DJ4PG
  • Wolf Krüger, DL6UDX (nun DL1CC)
  • Jean-Jacques Noël, F6ILR
  • lan Mac Dowallrc, SWL
  • Lenio Marobin, PY3DF (69-75)
  • Henri Chaisnot, F9ED
  • Kaj Stridell, SM5DAD
  • Enivaldo Alves Silva, PT2CA
  • Javier Ramos Nistal, CO2MM

Referencoj redakti

  1. ILERA-bulteno ĉe la katalogo cdeli.org
  2. ILERA ĉe la UEA vikio. Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.
  3. ILERA-bulteno ĉe uea.org
  4. Informoj laŭ Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri EsperantoPDF (8.3 MB) #1861, 2792, 3264, 10671, 3122, 4108 kaj 6990.
  5. ILERA-bulteno ĉe Esperantomuzeo (esperante). Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj. Alirita 2020-02-05.
  6. #5591 en BPEAPE (Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri EsperantoPDF (8.3 MB))
  7. Informoj pri abonado kaj la bulteno ĝenerale

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti