La Grupo ING (nederlande ING Groep) estas nederlanda multnacia banka kaj financserva korporacio en Amsterdamo. Kun totala havaĵo de 1.1 mil bilionoj da usonaj dolaroj,[1] ĝi estas unu el la plej grandaj bankoj en la mondo, kaj rangas inter la 30 plej grandaj bankoj tutmonde. Ĝi estas inter la dekkvin pintaj en la listo de plej grandaj eŭropaj kompanioj laŭ enspezo.

ING Groep N.V.
ING Groep N.V.
negoco • entrepreno • kredita institucio • bankofinanca instituciopublika kompanio vd
Dum 1991 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Barings Bank
Jura formo Anonima societo
Fondita en 1991
Sidejo Amsterdamo, Nederlando
Lando Nederlando
Estr(ar)o Steven van Rijswijk
Dungitoj 55 901 (2020)
Agokampo Banko
financaj servoj
ISIN-kodo NL0011821202
filiaj kompanioj ING-DiBa • Interhyp Group • ING Australia • ING Türkiye • ING Romania • ING Belgium vd
Posedataj kompanioj Barings Bank • Leicester Haymarket Theatre • Haymarket Shopping Centre vd
TTT https://www.ing.com/
vdr
Sidejo de ING en Amsterdamo.

ING estas la nederlanda membro de la Inter-Alfa Grupo de Bankoj, kooperativa konsorcio de 11 elstaraj eŭropaj bankoj.[2] Ekde la kreado en 2012, ING Banko estas membro en la listo de tutmondaj gravaj bankoj.

En 2020, ING havis 53.2 milionojn da klientoj en pli ol 40 landoj.[3] La kompanio estas komponanto de la borsa indico Euro Stoxx 50.[4] La longdaŭra ŝuldo de la kompanio en Decembro 2019 estis de 150 mil milionoj da eŭroj.[5]

ING estas mallongigo de Internationale Nederlanden Groep (Internacia Nederlanda Grupo). La oranĝa leono en la logoo de ING aludas al la nederlanda deveno de la grupo.[6]

Notoj redakti

  1. "2020 ING Group Annual Report".
  2. "500 euro lenen? Bekijk alle mogelijkheden – 500eurolenen.nl", 500 Euro Lenen. Arkivigite je 2021-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-02. Alirita 2021-12-08.
  3. ING posts 4Q2020 net result of €727 million, FY2020 net result of €2,485 million (12a de Februaro 2021).
  4. Frankfurt Stock Exchange. Arkivita el la originalo je 8a de Februaro 2019.
  5. ING Long-Term Debt | ING Groep NV - GuruFocus.com.
  6. The history of the ING lion. ING. Arkivita el la originalo je 22a de Novembro 2015. Arkivigite je 2015-11-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-22. Alirita 2021-12-08.

Eksteraj ligiloj redakti