Tabelvorto

(Alidirektita el IOM)

La tabelvortojkorelativoj en Esperanto estas certaj vortoj apartenantaj al diversaj vortospecoj konstruitaj laŭ fiksita principo, kaj kiujn oni povas aranĝi en tabelo. Multaj inter ili estas tre oftaj (kiu, ie), certaj apenaŭ uzeblaj (nenial).

Sistemo redakti

-A

(kvalito)

-AL

(kaŭzo)

-AM

(tempo)

-E

(loko)

-EL

(maniero)

-ES

(aparteno)

-O

(aĵo, afero)

-OM

(kvanto)

-U

(homo, situacio)

ĈI-

(tutampleksa)

ĉia (j,n) ĉial ĉiam ĉie (n) ĉiel ĉies ĉio (n) ĉiom ĉiu (j,n)
I-

(nedifinita)

ia (j,n) ial iam ie (n) iel ies io (n) iom iu (j,n)
KI-

(demandovorto pri)
(rilatovorto pri)

kia (j,n) kial kiam kie (n) kiel kies kio (n) kiom kiu (j,n)
NENI-

(nea vorto pri)

nenia (j,n) nenial neniam nenie (n) neniel nenies nenio (n) neniom neniu (j,n)
TI-

(montrovorto pri)

tia (j,n) tial tiam tie (n) tiel ties tio (n) tiom tiu (j,n)
  • ti-, ki-, neni- ktp ne estas veraj radikoj per si mem, nur kun tabelvorta finaĵo ili havas signifon. Oni devas do almeti vortospecajn finaĵojn (-a, -o) kaj pliajn kutimajn radikojn al plenaj tabelvortoj, krom en malmultaj okazoj (ekzemple "neniigi" kaj "neniiĝi"), kie la rezulta vorto estas jam establita.
    • neniigi, neniiĝi, nenifaro, nenieslando
    • ĉiesulino (slango)
    • tiama, iama
    • tiea (≈ tiuloka)
    • tiele (≈ laŭ tia maniero)
    • kialo
    • tiamaniere, kiamaniere... (≈ tiel, kiel...)
    • tioma, kioma, ...
    • ...ktp...
  • Tamen, la tabelvortoj tio, kio, ktp ne povas pluraliĝi:
    • x tioj, kioj, ktp.
    • Kiel pluralojn, oni laŭbezone uzu la esprimojn "tiuj aferoj", "kiuj aferoj", ktp.
  • Aliflanke, estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto uzi la finaĵojn de la tabelvortoj (precipe "-es") kun netabelvortaj radikoj (precipe "ali-" kaj personaj pronomoj):
    • x alies
    • x mies
    • ...ktp...

Etimologio redakti

Pluraj el la fontlingvoj de Esperanto posedas seriojn de interrespondaj pronomoj kaj adverboj, kiuj povis inspiri L.L. Zamenhof al lia tabelvorta sistemo, nome la angla, franca, germana, itala, pola kaj latina. Speciale oni pensas pri la rusa kaj malnovgreka kiel inspirofontoj (pli detale vidu en "Etimologia Vortaro de Esperanto" kaj "La Deveno de Esperanto" fare de Geraldo Mattos).

Angla Germana Franca Itala Latina
ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti-
-U (pronomo) who / -- wer / der qui, lequel / celui chi / costui quis / is
-U (adjektivo) which / that welcher / dieser quel / ce quale / quello quis / is
-O what / that was / das quoi / cela che cosa / ciò quid / id
-A what kind of / such was für ein / solch ein quelle sorte de / tel quale / tale qualis / talis
-E where / there wo / da où / là dove / là ubi / ibi
-AM when / then wann / dann quand / alors quаndo / allora quаndo / --
-OM how much / that much wie viel / so viel combien / tant quanto / tanto quot / tot
-EL how / so, thus wie / so comment / ainsi come / così quomodo / --
-AL why, wherefore / therefore warum, weshalb / darum, deshalb pourquoi / pour cela perché / pertanto quare / eare
-ES whose / that one's wessen / dessen de qui / d'un tel di chi / di costui cuius / eius

Tabelvortoj en Esperanto kompare al la rusa kaj la pola redakti

Jen komparo de la esperantaj tabelvortoj kun la respondaj rusaj kaj polaj vortoj, kiuj estas escepte regulaj kompare al neslavaj lingvoj, sed malpli regulaj ol esperantaj tabelvortoj.

KI- TI- I- NENI- ĈI-
U kiu
кто
kto
tiu
тот
tamten
iu
кто-то
ktoś
neniu
никто
nikt
ĉiu
всякий
wszyscy
O kio
что
co
tio
тот
tamto
io
что-то
coś
nenio
ничто
nic
ĉio
все
wszystko
A kia
какой
jaki
tia
такой
taki
ia
какой-то
jakiś
nenia
никакой
żaden, żadnego rodzaju
ĉia
всяческий
każdego rodzaju
E kie
где
gdzie
tie
там
tam
ie
где-то
gdzieś
nenie
нигде
nigdzie
ĉie
везде
wszędzie
EN kien
куда
tien
туда
ien
куда-то
nenien
никуда
ĉien
куда угодно
AM kiam
когда
kiedy
tiam
тогда
wtedy
iam
когда-то
kiedyś
neniam
никогда
nigdy
ĉiam
всегда
zawsze
OM kiom
сколько
ile
tiom
столько
tyle
iom
сколько-то
ileś
neniom
нисколько
nic, żaden, wcale
ĉiom
целиком
każdą ilość
EL kiel
как
jak
tiel
так
w ten sposób
iel
как-то
jakoś
neniel
никак
w żaden sposób
ĉiel
всячески
każdym sposobem
AL kial
почему
dlaczego
tial
потому
dlatego
ial
почему-то
z jakiegoś powodu
nenial
беспричинно
bez powodu
ĉial
по всякой причине
z każdego powodu
ES kies
чей
czyj
ties
того
tego
ies
чей-то
czyjś
nenies
ничей
niczyj
ĉies
всех
należący do wszystkich

Notu ke en la tabelo supre ne aperas ĉiuj tradukoj de la esperantaj tabelvortoj. Rimarku ke kelkfoje la iniciala litero aperas post prefikso kiel la iniciala "K" en сколько kaj la iniciala "T" en потому.

Rimarku ke en la pola lingvo kvar el la demandaj tabelvortoj komenciĝas per "k" aŭ enhavas ĝin, la montraj komenciĝas per "t" (aŭ enhavas ĝin), ĉiuj nedifinaj devenas el la demandaj per aldono de "ś", preskaŭ ĉiuj negativaj komenciĝas per "ni" kaj sep el naŭ kolektivaj komenciĝas per "wsz" (aŭ enhavas ĝin).

Reform-diskutoj redakti

La tabelvortoj de Esperanto ŝparas multan lernadon kaj memorstreĉon, post ke la lernanto alproprigis la sistemon. Instruspertoj tamen montras, ke por lernantoj kun certaj okcidenteŭropaj lingvofonoj tabelvortoj povas esti "malfacilaj", ĉar "fremdaj" kaj "arte faritaj", eble la plej "arte farita" parto de la Esperanta leksiko. Poetojn kelkfoje ĝenas, ke la tabela sistemo necesigas ĉiam du (aŭ kombine kun "ĉi") eĉ tri silabojn por tre ofte uzataj, plej bazaj vortoj. Eble pro tio la tabelvortoj en la pasinteco ofte estis, kaj ĉiam denove estas diskutataj laŭ du tendencoj: anstataŭigo per "pli natura" sistemo unuflanke, vastigo kaj ĝeneraligo de la tabelo aliflanke.

Ĉu anstataŭigo per pli "natura" sistemo? redakti

L.L. Zamenhof mem estis preta rezigni pri la tabelvortoj en la (fine ne realigita) reform-diskuto de 1894. Jen la hipotezo de kiel la tabelo povus esti ŝanĝita:

ki- ti- ĉi- nen- i-
-u kvu is omnu nemo alikvu
-o kvo id omno nulo alikvo
-e ubu ibu partutu nuskvam in alikve loko
-a kvale tale omne nule alikve
-om kvantu tantu alikvantu
-am kvandu tum semper nunkvam alikvam
-el kom sik omnemaniere nulemaniere in alikve maniere
-al pro kvo pro ho pro alikvo
-es de kvu de nemo de alikvu

La reform-Esperanto Ido en 1908 tamen sekvis tiun vojon. La Iltisa Skolo en la 1980-aj jaroj vaste uzis paralelajn formojn kiel "hik" (de latina hic) por "tie ĉi". Tiuj proponoj kaj tendencoj ĝis hodiaŭ nek vaste eniris lernolibrojn, nek ĝeneralan lingvo-uzon.

Ĉu plivastigo de la tabelo? redakti

La kontraŭa diskuto temas pri aldono de "multobligaj" elementoj al la tabelo, kaj "horizontale" kaj "vertikale". Iom vaste diskutata estas la demando, ĉu oni aldonu apud ki-, ti-, i-, neni- kaj ĉi- plian elementon ali-. Pro la kialoj klarigitaj en PMEG ankaŭ tiu propono restis escepto kaj ne eniris la ĝeneralan lingvaĵon. Ignorante la gramatikan karakteron nedisigeblan de la tabelvortoj oni facile kaj formale povus pensi pri distranĉo ekzemple el kiam, tiam, iam ktp. la (ŝajn-)elementon -am kaj kombini ĝin kun aliaj elementoj, ekzemple mult'am (ofte, multfoje). Ankaŭ tiaj reform-proponoj ne estas ĝeneraligitaj.

Nen redakti

André Albault iam proponis la vorton nen por la malo de jes, indikante, ke ĝia origino estas la unua silabo de neni- kun apogo de la franca non kaj germana nein.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti