IP-adreso

ĉeno konsistanta el pluraj numeroj kiu identigas komputilon aŭ konektan lokon en retejo bazita sur protokolo "IP"

IP-adreso estas adreso per kiu la ret-komunika Interreta protokolo (IP) identigas sistemon en loka reto aŭ en Interreto. Ĉiu komputilo kaj enkursigilo en la reto havas IP-adreson.

IP-adreso
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Hodiaŭ estas uzataj du versioj de IP kun malsamaj adresoj: IP-versio 4IPv4 kaj IP-versio 6IPv6. La 32-bitaj IPv4-adresoj, preskaŭ kvar miliardoj, rapide elĉerpiĝas: ekde 2011 ne plu disponeblas /8-blokoj, aroj da 16 milionoj da najbaraj IPv4-adresoj.[1] Unuopaj IPv4-adresoj aŭ malgrandaj aroj ankoraŭ aĉeteblas de la Regionaj Interretaj Registrejoj, sed ĉi tiuj mem ne plu povas akiri tutan blokon. Tial IPv6 estas pli kaj pli uzata: ĝi solvas tiun elĉerpon uzante 128-bitajn adresojn, do teorie ekzistas ĉirkaŭ 340 sekstilionoj (3,4 ·1038) da IPv6-adresoj.

IP-adreso estas ligita al domajna nomo per DNS.

Disdono redakti

Disdivido de la IP-adresospaco redakti

Video Regionajn Interretajn registrejojn.

En operaciumo Vindozo Vi povas ekscii la propran IP-adreson de la komputilo per komando "ipconfig" en komanda linio, en Linukso per komando "ifconfig" aŭ "ip".

DHCP redakti

Pri neŝangiĝantaj oficialaj adresoj disponas kutime nur entreprenoj. En privataj retoj komputiloj havas plej ofte adreson, kiu ŝanĝiĝas de tempo al tempo, ekzemple unufoje po tago. Kiam tia komputilo estas elŝaltita, la adreso liberiĝas kaj povas esti uzata por alia komputilo. Tia sistemo ricevas sian adreson per DHCP-alvoko al DHCP-servilo, kiu kune kun la IP-adreso plej ofte ankaŭ disdonas la retmaskon (vidu malsupre), la adreson de enkursigilo kaj eble aliajn agordaĵojn.

Notacio redakti

 
IPv4 adreso kun 32 bitoj = 4 bitokoj

IP-versio 4 (mallongigo: IPv4) uzas 32-bitajn adresojn, kutime skribitaj kiel kvar dekumaj nombroj inter 0 kaj 255 disigitaj per punktoj (ekzemple, 172.17.122.195) – nomita punktita kvaropo (angle dotted decimal notationdotted quad).

IP-versio 6 (mallongigo: IPv6) uzas 128-bitajn adresojn, kutime skribitaj kiel 16 duopoj de deksesumaj nombroj disigitaj per dupunktoj (ekzemple: 0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:ffff:ac11:7ac3, kio indikas la saman sistemon kiel la IPv4-ekzemplo). Najbarajn okazintaĵojn de duopo 0 oni rajtas mallongigi al :: (ekzemple ::ffff:ac11:7ac3); tia mallongigo estas permesita nur unu fojon (komence, meze aŭ fine de la adreso), ĉar alimaniere la adreso ne plu estus unusenca.

Reto kaj retnodoj redakti

Por ke retnodo sciu kien sendi pakaĵon, necesas ebleco, decidi ĉu la destino estas membro de la sama reto aŭ de malproksima reto. Pro tio IP-adreso havas retan kaj retnodan partojn. Se la retaj partoj de la sendanta kaj destina sistemoj estas identaj, la pakaĵo estas sendita rekte al la destina sistemo. Alimaniere la pakaĵo celas malproksiman sistemon kaj devas esti sendita al enkursigilo.

Retmasko redakti

La reto estas indikita per la retmasko (angle network mask aŭ mallonge netmask), kiu havas la saman formaton kiel IP-adreso: la bit-pozicioj de la IP-adreso, kie la retmasko havas 1-bitojn (konvencie senintermetite kunligitaj en la altvalora parto de la retmaska adreso), apartenas al la reta adreso; tiuj, kiuj havas 0-bitojn, apartenas al la retnoda adreso. Alivorte, oni eltiras la retan adreson de la IP-adreso per laŭbita kajo de IP-adreso kaj retmasko.

Ekzemple, se la IP-adreso estas 172.17.122.195 kaj la retmasko estas 255.255.0.0 (en la duuma sistemo: 1111.1111.1111.1111.0000.0000.0000.0000 – do la altvalora parto konsistas nur el 1-bitoj kaj la malaltvalora parto el 0-bitoj), la IP-adreso havas 16-bitan retan adreson. La rezulton de laŭbita kajo oni skribas kiel punktitan kvaropon: 172.17.0.0.

Se laŭbita kajo de la destina adreso kun la origina retnoda retmasko kaj laŭbita kajo de la originaj retnodaj adreso kaj retmasko estas identaj, temas pri la sama reto.

Senklasaj adresoj redakti

 
La IP-adresoj 10.10.1.92 kaj 10.10.1.44 kongruas, sed ne la 10.10.1.90

La retmaskon oni foje mallongigas tiel, ke la numero de 1-bitoj en la retmasko estas alligita al la IP-adreso post oblikva streko. La supra ekzemplo skribiĝas 172.17.122.195/16. Tiu skribmaniero nomiĝas angle CIDR – de classless interdomain routing (senklasa inter-domajna enkursigo), ĉar oni ofte subdividas adresklason (vidu malsupre) en subarojn da adresoj, kaj estas pli konvene indiki la longecon de la reta parto ol kalkuli la retmaskon.

Ekzemple la subklasa adreso 172.17.122.195/20 havas retan parton de 20 bitoj, do la retmaskon 255.255.240.0: dufoje 8 bitoj: 255.255, kaj kvar unuopaj bitoj: 1111.00002 = 24010. Tiu ĉi subdividita reto nun ne plu enhavas la adreson 172.17.111.191, kvankam tiu adreso apartenas al la reto 172.17.0.0/16!

Adresklasoj redakti

Historie la IP-adresaro estis dividita en kvin adresklasojn, nomitajn «klaso A» ĝis «klaso E». Ili difiniĝas per la unuaj bitoj de la IP-adresoj. Nur adresoj de la klasoj A ĝis C povas esti uzataj kiel retnodaj adresoj; la komuniko inter du nomiĝas unudirekta (angle unicast). La klaso D estas uzata por la komuniko kun difinita aro da sistemoj, kio nomiĝas plurdirekta (angle multicast). La klaso E estas rezervita kaj momente neniel uzata. Do efektive ne ekzistas 4,3 miliardoj da uzeblaj individuaj adresoj, sed nur ĉ. 3,7 miliardoj.

La klasoj ankaŭ havas administradan signifon. Ekzemple, la Nombro-Resursa Organizo disdonas nur kompletajn klaso-A-arojn da adresoj.

klaso retmasko unua(j) bito(j) listo
A 255.0.0.0 0 0.0.0.0 ĝis 127.255.255.255
B 255.255.0.0 10 128.0.0.0 ĝis 191.255.255.255
C 255.255.255.0 110 192.0.0.0 ĝis 223.255.255.255
D ne uzata 1110 224.0.0.0 ĝis 239.255.255.255
E ne uzata 1111 240.0.0.0 ĝis 255.255.255.255

Post kiam la elĉerpo de la adresoj graviĝis kaj senklasa adresigo iĝis normala, la koncepto de la adresklasoj ne plu estas uzata.

Specialaj adresoj redakti

Eĉ en la klasoj A, B kaj C ne ĉiuj adresoj identigas individuan sistemon.

Privataj adresoj redakti

Ekzistas privataj aroj da adresoj[2] en ĉiuj klasoj: unu klaso-A-reto 10.0.0.0/8; 16 klaso-B-retoj 172.16.0.0/16 ĝis 172.31.0.0/16 (inkluzive) – la subklasa reto 172.16.0.0/12; 256 klaso-C-retoj 192.168.0.0/24 ĝis 192.168.255.0/24 (inkluzive) – la subklasa reto 192.168.0.0/16. Pakaĵoj direktitaj al tiaj adresoj ne estas plusenditaj de enkursigiloj al Interreto. Tiaj adresoj estas uzeblaj nur en privataj retoj.

Aliaj rezervita adresaroj redakti

Ekzistas aliaj IP-adresoj kaj adresaroj por speciala uzo, ekzemple 169.254.0.0/16, 192.0.0.0/24, 192.88.99.0/24, 203.0.113.0/24. Kompletan liston donas RFC 5735.[3]

Ret-adresa Traduko (NAT) redakti

Ne ĉiu komputilo havas oficialan adreson. Ofte la komputiloj de la sama oficejo aŭ de la sama entrepreno kune uzas ununuran oficialan IP-adreson. Interne ili tamen bezonas apartajn IP-adresojn el privata vico. En tiaj kazoj estas la tasko de enkursigilo anstataŭigi en pakaĵoj direktitaj eksteren la privatan originan IP-adreson per sia propra adreso kaj malfari tiun anstataŭigon por la respondaj pakaĵoj kiuj venas de ekstere.

Tia anstataŭigo nomiĝas NAT ret-adresa traduko (angle Network-Address Translation NAT).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Free Pool of IPv4 Address Space Depleted (Libera provizo de IPv4-adresaro elĉerpita). Alirita 2011/03/12.
  2. RFC1918
  3. RFC 5735, Special Use IPv4 Addresses (IPv4-adresoj por speciala uzo)

Eksteraj ligiloj redakti