Internacia Perfektiga Koresponda Kurso

(Alidirektita el IPKK)

Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) estas kurso kiu celas instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto kaj de Esperanto-kulturo, trejni por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado. Por la retpoŝta instruado en la kurso estas uzata la fama libro de Boris Kolker Vojaĝo en Esperanto-Lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. La kursanoj lernas hejme, en oportunaj tempo kaj ritmo. Tiu, kiu finis nur bazan kurson, scios Esperanton bone; tiu, kiu parolas Esperanton bone, posedos ĝin perfekte; kaj tiu, kiu parolas perfekte, regos Esperanton kiel verkisto. La unua leciono estas senpaga.

Eksteraj ligiloj redakti