ISO 3166-2:BY
ISO 3166-2:BY estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Belorusion. La kodojn havas la ĉefurbo Minsko kaj ses regionoj (beloruse nomataj "вобласць", voblasć, komparu la artikolon "oblasto"). Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas BY, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Belorusio. La dua parto estas du literoj.
![]() | |
---|---|
Belorusio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | BY |
Trilitera kodo | BLR |
Cifera kodo | 112 |
Kodoj por BelorusioRedakti
kodo | regiono | ĉefurbo | belorusa nomo |
---|---|---|---|
BY-BR | Bresta regiono | Bresto | Брэсцкая вобласць |
BY-HO | Homela regiono | Homel | Гомельская вобласць |
BY-HM | urbo Minsko (ĉefurbo, HM laŭ "Horad Minsk") |
Мінск | |
BY-HR | Hrodna regiono | Hrodno | Гродзенская вобласць |
BY-MA | Mahilova regiono | Mahilovo | Магілёўская вобласць |
BY-MI | Minska regiono | Minsko | Мінская вобласць |
BY-VI | Vicebska regiono | Vicebsk | Віцебская вобласць |
Kodoj por najbaraj ŝtatojRedakti
- Rusio — ISO 3166-2:RU (oriente),
- Ukrainio — ISO 3166-2:UA (sude),
- Pollando — ISO 3166-2:PL (okcidente),
- Litovio — ISO 3166-2:LT (nord-okcidente),
- Latvio — ISO 3166-2:LV (nord-okcidente).
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ ISO Online Browsing Platform: BY
- ↑ Regions of Belarus, Statoids.com