I Ching

aŭgurada teksto de antikva Ĉinio

La Libro de ŝanĝiĝoj, ankaŭ alilingve Yi KingYi-King (simpligita ĉina: 易经 ; tradicia ĉina: 易經 ; pinjine : yì jīng ; Wade : i4ching1transliterumite: I Tsjing, elprononcu en Esperanto kiel i ĉing) estas dosiero de ĉinaj tekstoj, kies estiĝo estas datata ĝis la 2-a jarmilo a.K. En ties ĉefa parto temas pri vico de 64 heksagramoj, bildoj kunmetitaj el ses linioj prezentantaj 64 diversajn arketipajn situaciojn. La libro de ŝanĝoj estis uzata (kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas uzata) ne nur kiel orakola libro, sed ankaŭ kiel filozofia kaj kosmologia sistemo, kiu ludas gravan rolon en la taoismo, el kiu grandmezure eliris la ĉina kulturo.

易經
literatura verkoaŭgurado
Aŭtoroj
Aŭtoro Fu Xi
Lingvoj
Lingvo Malnova ĉina
Eldonado
Ĝenro aŭguradokosmologio
vdr
La 64 heksagramoj de I Tsjing (易经)

La libro aperis en Esperanta versio (tradukita de Sugin) ĉe la ĉina eldonejo Zhongguo Guoji Wenhua en 2019.

Literaturo redakti

La libro de la ŝanĝiĝoj, Paralelaĵoj de klasika-vulgara ĉinaj lingvoj kaj ĉina lingvo-Esperanto, Honkongo, 2019, 742 paĝoj, dulingva ĉina-esperanto, eldonejo Zhongguo Guoji Wenhua, (ISBN 9789888500789). La libro estas kolekto de tekstoj religiaj, filozofiaj kaj kosmologiaj.