Iam antaŭe... La homo

Iam antaŭe... La homo (en la franca: Il était une fois... l'homme) estas franca animacia televida serio por infanoj, kiu estis produktita de la franca produktentrepreno "Prosidis" posedata de Albert Barrie, kreinto kaj la direktoro de la serio. La serio instruas historion per humuro, ĉar ĝi estas la unua el sep serioj en la "Iam antaŭe" franĉizo.

Iam antaŭe... La homo
animacia televida serio
Originala titolo Il était une fois… l'homme
Originala lingvo franca lingvo
Origina lando Francio
Ĝenro porinfana televida serio, aventura televida serio, televida serio pri historio, eduka televido
Reĝisoro Albert Barillé
Muziko de Michel Legrand • Yasuo Sugiyama
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 26
Elsendo
Elsendita 1978 – 1978
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La serio estis dissendita por la unua fojo en Francio sur la France 3 kanalo de la 30-an de septembro 1978 ĝis la 14-an de aprilo 1979. Nur unu sezono estis produktita, kiu inkludas 26 epizodojn de 26 minutoj en longo. [1]

La serio estis elsendita en aliaj landoj plejparte en Eŭropo, inkluzive de Britio, Belgio, Kanado, Hispanio, Italio, Israelo, Japanio, Norvegio, Nederlando, Svedio kaj Svislando. Sed en Usono la serio ne estis distribuita kaj ĝi tute ne estas konata tie. Kutime ĝi estis prezentita kun dublado al la loka lingvo en porinstrua televida kanalo.

La komenca melodio de la serio estas de la Tokato kaj Fugo en B-minoro de Johann Sebastian Bach.

Resuma intrigo redakti

La serio sekvis la historion de la okcidenta mondo ekde la Praeksplodo ĝis la Dua Mondmilito. La lasta epizodo de la serio eĉ rakontis pri la estonteco - kiel la mondo aspektos post multaj jaroj: kia da homoj vivos en ĝi kaj kiom da rimedoj restos en ĝi. La instrua rakonto ofte estas akompanita per amuzaj segmentoj prezentitaj fare de la roluloj.

Ĉiuj okazaĵoj estis rakontitaj sekvante la generaciojn sed de regulaj kaj vizaĝe samaspektaj roluloj. Unu el la roluloj estis la horloĝo kiu foje aperis en la angulo de la ekrano kaj markis la jaron pri kiu ĝi estis rakontita. La horloĝo havis okulojn kaj vizaĝmienojn kaj foje ĝi eĉ aktive partoprenis en la agado. Dum ĉiu epizodo rakontas pri malsama periodo, en ĉiu periodo la samaj roluloj aperas kaj rolulas laŭmode kiel la ĉeestantaj homoj en tiu periodo. Ekzemple: la saĝa maljunulo ĉiam estis inventisto, geniulo, filozofokuracisto en ĉiu epizodo. Kelkaj el la ĉefroluloj ankaŭ prezentiĝis kiel historiaj roluloj en la serio. Ekzemple, la malbona brutulo aperis en la rolo de la biblia Goljato, la bona knabo en la rolo de Davido, kaj la saĝa maljunulo en la rolo de reĝo Salomono, ktp.

Roluloj redakti

La serio prezentas la historion de la homaro de la vidpunkto de grupo/familio/tribo konsistanta el kelkaj roluloj reprezentantaj malsamajn specojn de homoj:

  • La saĝa maljunulo (Maestro) - funkcias kiel la estro de la tribo, foje kiel religiema pastro, kaj alifoje kiel konsilisto de la reganto, foje inventisto kaj foje sciencisto, filozofo aŭ kuracisto. La maljunulo havas longan blankan barbon, kiu kovras lian tutan korpon kaj foje li havas emojn disiĝi al dormemo. Li estas priskribita kiel saĝa kaj afabla. Ĉiu epizodo de la spektaklo havas la "saĝan maljunulon" de tiu tempo kaj li plejparte reprezentas saĝecon, progreson, kaj homan racion. Kutime, kiam la saĝa maljunulo mortas, tiu alportas malĝojon al la ceteraj roluloj kiuj funebras lian forpason.
  • La bona, kuraĝa kaj bela knabo, Pierre (Pierre) - reprezentas la rolulon de la bona persono, kutime li estas priskribita ie en la aĝa skalo de infanaĝo ĝis maturaĝo kaj kutime aspektas kiel juna viro ĉirkaŭ siaj 20-aj jaroj).
  • La dika (le Gros) - la amiko de la bona knabo. Alta viro, kun rufa hararo kaj granda fizika forto. Li foje estas iom mallerta, sed li estas tre forta. Lia forto ofte estas tre troigita, ekzemple: kiam li estas batita per glavo, li ne estas vundita. Li kutime protektas sian amikon, la bonan knabon, kaj iliajn amatinojn, de la paro de malbonaj brutuloj.
  • La bona virino, Pierrette (Pierrette) - blondulino, kiu funkcias kiel la koramikino/edzino de la bona knabo.
  • La bona knabo, Dodo - filo de Pierre kaj Pierre.
  • La granda malbona (le Teigneux) - granda ĉikananto kiu ĝuas ĉikani aliajn kaj fojfoje eĉ ataki ilin. Li estas forta, sed la dika ruĝharulo estas fakte pli forta ol li. Li ofte havas aŭtoritaton aŭ komandan pozicion: kapitano, komandanto, sinjoro, nobeloreĝo.
  • La malgranda fiulo (le Nabot) - amiko de la granda ĉikananto, malforta kaj malgranda, sed intriga kaj ruza. Havas malican ridon. Ankaŭ konate La Malgranda Ruĝulo. La du roluloj de la malvirtuloj reprezentas la malbonajn homajn flankojn kiel ekzemple krueleco, tiraneco, volupto por potenco kaj avideco, kaj enkorpigas rolulojn kiel ekzemple kruelaj tiranoj, baronoj kaj nobeluloj, friponuloj, aŭ parton de reakcia homamaso (ekzemple okaze de la invento de la trajno en ĉapitro 23). Ofte la pli malgranda malbonulo estas malsuperulo de la pli granda malbonulo, kaj tiel rolas kiel lia konsilisto, amiko, servisto aŭ helpanto.
  • La horloĝo - montras la daton (jaron, monaton) en kiu la eventoj okazas. Kelkfoje ĝi havas propran rolon kaj reagas laŭ kio okazas. Ekzemple, li foje plendas kiam la tempo plirapidiĝas tro multajn jarojn antaŭen aŭ li fiksrigardas la ekranon kiam io interesa okazas.

Ĉapitroj redakti

  1. La Kreado de la mondo (de la Hadean-epoko ĝis la Plejstoceno)
  2. La Neandertala Homo
  3. La Homo de Kro Magnon
  4. La Fekunda duonluno (de la Neolitiko ĝis la Ferepoko)
  5. La Unuaj Imperioj (de la Bronzepoko ĝis la Helenisma Epoko)
  6. La Periodo de Periklo (Antikva Grekio)
  7. La Romia Paco (antikva Romo)
  8. La Ekspansio de Islamo (235-732)
  9. La Karolidoj (235-843)
  10. La Vikinga Erao (790-1096)
  11. La Konstruantoj de la Katedraloj (1090-1291)
  12. La Vojaĝoj de Marko Polo (1190-1298)
  13. La Centjara Milito (1300-1452)
  14. La 15-a jarcento
  15. La Ora Epoko de Hispanio (1450-1588)
  16. Anglio dum la periodo de Elizabeto la 1-a (1530-1620)
  17. La Ora Epoko de la Unuiĝintaj Provincoj (1566-1620)
  18. La Periodo de Ludoviko la 14-a (1680-1789)
  19. La Periodo de Petro la Granda (18-a jarcento)
  20. La Epoko de Klerismo (18-a jarcento)
  21. Ameriko (1620-1861)
  22. La Franca Revolucio (1789-1812)
  23. La Printempo de Nacioj (19-a jarcento)
  24. La Bela Epoko en Francio (La belle époque) (1894-1920)
  25. La Gajaj Jaroj (1909-1945)
  26. Tio kio estos...

Referencoj redakti

  1. Erickson, Hal (2005). Television Cartoon Shows: An Illustrated Encyclopedia, 1949 Through 2003 (2nd ed.). McFarland & Co. p. 596. ISBN 978-1476665993.

Eksteraj ligiloj redakti