Iba el Edeso (sirie ܗܝܒܐ ܐܘܪܗܝܐ‎) estis ekde 435 ĝis 457 episkopo de Edeso de Mezopotamio kaj naskiĝis en Sirio. Lia nomo, sirie, estas IhibaHiba, ekvivalenta al “Donato”. Lia nomo ofte estas asociita al tiuj de la grupo nestorianisma kvankam la dokumentoj, laŭ iuj esploristoj, lin koncernantaj tion ne pravigas.

Iba el Edeso
Persona informo
Naskiĝo 4-a aŭ 5-a jarcento
en Sirio
Morto 28-an de oktobro 457 (0457-10-28)
en Partoj
Lingvoj arabaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperioSirio vd
Profesio
Okupo pastro • teologo • verkistoinstruisto vd
Laborkampo pastora zorgado • kristana teologio vd
Aktiva en Bizanca imperio vd
Episkopo de Edeso
Dum ekde 435 ĝis 457
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Iba estas unuafojojn menciita kiel presbitero de la eklezio de Edeso dum la episkopado de Rabbula, ĉar li energie aliĝis al teologiaj pozicioj kiujn sia episkopo samenergie rifuzis. Iba estis fervora admiranto de la verkoj de Teodoro de Mopsuestio, kiujn li tradukis al la siria lingvo kaj cirkuligis tra la tuta kristana oriento.

Li aliĝis al la “Teologia Skolo de Edeso” (dirita “Skolo de Persoj”) kaj aperis ĉe kelkaj partizano de Nestorio. Kaj tiu aliĝo estis akompanata de verkoj. Rabbula, lia antaŭulo en la episkopa sidejo de Edeso, estis kondamninta tiujn verkojn kaj de ili bruligis ekzemplerojn. [1]. Kun la episkopiĝo de Iba, Nestorianismo trovis liberan vojon en Mezopotamio, kaj la letero kiun la nova episkopo estis adresinta, en 433, al Mari, episkopo de Hardaŝir en Persio, kuraĝigis pri ĝi la propagandon inter la orientaj sirianoj. Atakita pro tiu letero en la koncilioj de Tiro kaj Bejruto, Iba estis absolvita, sed dum la Dua koncilio de Efezo (tiu dirita la “Banditaĵo de Efezo”, en 449, li estis kondamnita kune kun Flaviano de Konstantinopolo kaj aliaj ses episkopoj. Iba estis depostenigita kaj ekzilita; sed lia ekzilo daŭris nur du jarojn,[2]Post la Koncilio de Kalcedono de 451, kiu estis precipe direktita kontraŭ Eŭtiko kaj monofizitoj[3], Iba revenis al sia sidejo, kie li pace regis nur laŭ kelkaj monatoj ĉar morto lin trafis.

Kaj lia letero al Mari daŭrigis lin suspektigi partizano de Nestorio kaj do kondamnebla. Fakte, tiu letero estos unu el “Tri ĉapitroj” kondamnitaj en la Dua koncilio de Konstantinopolo (553).

La morto de Iba okazigis forigon de Edeso de liaj partizanoj kiuj studis aŭ instruis ĉe la Skolo de Persoj, sed la Skolo estis definitive fermita en 489, ordone de Zenono imperiestro.

Verkoj konservitaj redakti

Oni al li atribuis; sed la listoj ne estas unuformaj:

  1. komentario pri la Sentencoj,
  2. homilioj
  3. himnoj
  4. disputo kontraŭ herezulo
  5. traduko de verkoj de Teodoro de Mopsuestio
  6. aliaj tradukoj el la greka al la siria.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. ASSEMANI, B.O., III, part. I, 86; part. II, 73.
  2. Ekzistas de tiu episkopo letero adresita al la imperiestro Leono koncerne la koncilion de Kalcedono. ASSEMANI, B.O., I, 257 kaj 405.
  3. En Tiu koncilio la afero estis korektita pere la "Tomus ad Flavianum" (letero al Flaviano, ĉefepiskopo de Konstantinopolo) de papo Leono la 1-a. Tiu letero legita antaŭ la konciliaj patroj ekscitis la krion: ”Petro parolis”.

Eksteraj ligiloj redakti