La alpa ibekso (Capra ibex) estas mamulo el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj, subfamilio de la kaprenoj, koresponde al sia nomo estas hejma en la eŭropa montaro Alpoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ibekso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Kapro Capra
Specio: C. ibex
Capra ibex
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La maskla ibekso estas cent tridek ĝis cent sepdek centimetrojn longa kaj la femala cent dek kvin ĝis cent tridek kvin centimetrojn longa; la maskla altas sepdek du ĝis cent ok centrimetrojn kaj la femala sesdek kvin ĝis sepdek ok centimetrojn; la vosto estas de ĝis du dek centimetrojn longa; kaj la maskla estas kvardek kvin ĝis cent kvindek tri kilogramojn peza kaj la femala dudek naŭ ĝis naŭdek kilogramojn peza. La kornoj de la maskla ibekso havas okulfrapajn transversajn eĝojn kaj estas sepdek ĝis cent kvardek centimetrojn longaj; la femala ibekso havas maldikajn kornojn, kiuj estas dek kvin ĝis tridek ok centimetrojn longaj. La ibekso havas nigran strion entendiĝantan de la kapo, tra la vertebraro, ĝis la vosto. Somere ĝiaj haroj estas brunflavaj, kun iom helaj haroj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo kaj blankaj sur la abdomeno. Vintre la haroj fariĝas flavblankaj aŭ blankaj.

Kutimaro redakti

La ibeksoj vivas sur senarbaj deklivoj de altaj montoj ekzemple de Alpoj kvincent ĝis trimil metrojn super la marnivelo. Ili ne timas froston, sed en varmega somero ili sentas sin nekomforte kaj ĉiam ripozas en la ombro de krutaĵo. Dekkelkaj aŭ kelkdekoj da ibeksoj kune aktivadas kaj serĉas manĝaĵojn. Iam la grupo konsistas el cent ĝis cent kvindek ibeksoj. Somere ili translokiĝas alten, vintre ili malsupreniras al lokoj aŭ valoj sen neĝo aŭ kun maldiktavola neĝo. Printempe ili translokiĝas al pli malalta loko por serĉi ĝermojn kaj junajn arbofoliojn. La ibekso aktivadas tre vigle sur krutaĵo kaj estas lerta en kurado kaj saltado. Ĝi manĝas diversspecajn herbojn, junajn foliojn kaj branĉojn de arbetoj. Ĝiaj oreloj kaj okuloj estas akraj, kaj ankaŭ flarado estas tia. Novembre kaj decembre la ibekso estas en la oestro. La femala ibekso naskas idon inter aprilo kaj junio de la sekvanta jaro. Ĉiufoje ĝi naskas unu idon, iafoje du. La gravedeco daŭras cent kvindek ĝis cent okdek tagojn. Kelkajn tagojn post sia naskiĝo, la ibeksidoj jam povas aktivadi sekvante siajn patrinojn.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti