Iberia skribsistemo

La iberoj uzis tri malsamajn skribojn por reprezenti sian lingvon:

Prahispanaj skribsistemoj
Prahispanaj lingvoj
Nordorienta iberia Skribsistemo ne-duala.
Nordorienta iberia Skribsistemo duala.
Sudorienta iberia Skribsistemo (propono).
Alfabeto grekiberia.

Kutime la ĝenerala referenco al iberia signaro aŭ al iberia skribo celas la nordorientan iberian signaron, pro tio ke ĝi klare estis la plej uzita (95%). De la nordorienta iberia signaro oni konas du variantojn: la duala varianto diferencigas silabogramojn plosivajn dentajn kaj surdajn velarajn disde la voĉaj kun streko aldonita, tiel ke la simpla formo reprezentas la voĉan kaj la kompleksa formo la surdan, dum la varianto ne-duala nur prezentas la simplajn formojn de la silabogramoj.

La nordorienta kaj la sudorienta signaroj estas iamaniere rilatitaj, sed ne povas esti konsiderataj nuraj variantoj de sama signaro, pro tio ke kvankam la repertuaro de signoj similas, ilia valoro ne koincidas tute en multaj kazoj.

Fakte, la nordorienta signaro estas preskaŭ tute deĉifrita kaj prezentas stabilan formon, dum la sudorienta ankoraŭ ne estas tute deĉifrita, kaj ankoraŭ restas signifaj diferencoj inter la esploristoj kiuj realigis konkretajn proponojn. Krome, indas rimarki ke la sudorienta varianto estas multe pli simila al la tartesa signaro, uzita por reprezenti nekonatan lingvon, ol al la nordorienta iberia signaro, kiu siavice estas la modelo en la origino de la keltibera skribo, uzita de la keltiberoj por reprezenti ilian lingvon.

Dum la alfabeto grek-iberia estas preskaŭ rekta adapto de ionika greka alfabeto al la apartaĵoj de la iberia lingvo, la nordorienta kaj la sudorienta iberiaj signaroj prezentas proprajn karakterizaĵojn de la prahispanaj skriboj, pro tio ke ambaŭ prezentas signojn kun silaba valoro, por la plosivaj sonoj, kaj signojn kun alfabeta valoro, por la resto de konsonantoj kaj vokaloj. De la vidpunkto de la klasifiko de la sistemoj de skribo, ili estas nek alfabetoj nek silabaroj, sed miksitaj skriboj kiun oni identigas kutime kiel duonsilabaroj. Pri la origino de la prahispanaj signaroj ne ekzistas konsento: por iuj esploristoj ilia origino estas rekte kaj sole ligita al la fenica alfabeto, dum por aliaj en ilia kreo ankaŭ estus influinta la greka alfabeto.

Bildaro redakti

Eksteraj ligoj redakti