Ibolya Péva
Ibolya Péva [iboja pEva], laŭ hungarlingve kutima nomordo Péva Ibolya estas hungara aktoro. Ŝia unua edzo estis István Velenczey.
Ibolya Péva | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1941 (83-jaraĝa) en Nyírbátor |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ibolya Péva[1][2] naskiĝis la 25-an de marto 1941 en Nyírbátor.
Biografio redakti
Ibolya Péva estis edukita longe en orfejo. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste ŝi akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi en 1960, en la sekva jaro li finis rapidkurson pri pupteatrado. Inter 1961–1966 ŝi estis membro de armea teatra trupo, en 1965 ŝi ricevis aktoran licencon. Inter 1966-2021 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Miskolc), sed interrompe en 1969 ŝi estis en Teatro de Kecskemét. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1973–2010 kaj ŝi havis la titolon "eterna membro de Teatro de Miskolc". Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis unufoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Kiel Plaĉas al Vi - Celia
- La Dresado de la Megero - vidvino
- Romeo kaj Julieta - S-ino Montague
- Rikardo la 3-a - dukino de York
- Multa Bruo pri Nenio - Hero
- Molière:
- Tartufo - Dorine
- La Nobela Burĝo - grafino Doriméne
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac — Margherite
- Kurt Weill–Bertolt Brecht: Trigroŝa opero — Celia
- Frederick Loewe: My Fair Lady — S-ino Eynsford-Hil
- Imre Kálmán: A csárdáskirálynő — grafino Stázi
- Ferenc Lehár:
- Cigányszerelem — Julcsa
- A víg özvegy — Olga
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Esős vasárnap (1962)
- Húsz óra (1965) - sekretariino
- Illatos út a semmibe (1974)
- Korkedvezmény (dokumenta filmo, 1980)
- Az itt élő lelkek nagy része (2016)
- Melegvizek országa (2021)
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Egy csirkefogó ügyében (1960)
- Nincs többé férfi (1975)
- Jóban Rosszban (serio, 2005) - Klári Borsodi