Ibrahim Boubacar Keïta

Ibrahim Boubacar KEÏTA (naskiĝis la 29-an de januaro 1945 - mortis la 16-an de januaro 2022) estis politikisto de Malio, okupinta postenojn de ĉefministro (1994–2000) kaj dufoje de prezidanto (2013–2018, 2018–2020). Li estis ĉefministro de Malio de 1994 ĝis 2000 kaj Prezidanto de la Parlamento de Malio de 2002[1][2] ĝis 2007.[3]

Ibrahim Boubacar Keïta
Persona informo
Ibrahim Boubacar Keïta
Naskiĝo 29-an de januaro 1945 (1945-01-29)
en Koutiala, Franca Sudano,  Franca Okcidenta Afriko
Morto 16-an de januaro 2022 (2022-01-16) (76-jaraĝa)
en Bamako
Religio islamo vd
Lingvoj bambarafranca vd
Ŝtataneco Malio vd
Alma mater Universitato Cheikh Anta DiopLycée Janson-de-SaillyUniversitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio Alliance for Democracy in Mali • Rally for Mali vd
Familio
Edz(in)o Keïta Aminata Maiga vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto vd
Ĉefministro de Malio
Dum 1994–2000
Partiestro de Rassemblement pour le Mali
Dum 2001–2022
Prezidanto de parlamento de Malio
Dum 2002–2007
Prezidanto de Malio
Dum 2013–2018
2-a periodo
Dum 2018–2020
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li fondis politikan partion Rassemblement pour le Mali (RPM), en 2001, kaj li estris ĝin ekde tiam.[4]

La 11-an de aŭgusto 2013 Keïta estis elektita kiel prezidento de Malio.[5] Li ricevis 88 % el la voĉdonoj kaj eĉ lia rivalo Soumaïla Cissé venis kun sia familio gratuli lin kun lia familio.

En 2018 li estis reelektita. Sed ekde junio 2020 okazis amasaj protestoj gvidataj de la opozicia koalicio M5-RFP (france Mouvement du 5 Juin-Rassemblement des Forces Patriotiques), kontraŭ korupto kaj malsekureco, kontraŭ kiuj laŭdire senrezulte luktis la registaro. La 18-an de aŭgusto 2020 li estis arestita de militistoj kaj alportita al militbazo en la urbo Kati, de kie li anoncis per radio sian devigitan eksiĝon.

En Vikinovaĵoj redakti

En vikinovaĵoj: Militistoj eksigis prezidanton de Malio.

Referencoj redakti