Ibrahim al-Ĝafari

(Alidirektita el Ibrahim al-ĜAAFARI)

Ibrahim Abd al-Karim al-Aŝajkir (arabe إبراهيم عبد الكريم الأشيقر; naskiĝis la 25-an de marto 1947), ankaŭ konata kiel Ibrahim al-Ĝa'fari (arabe إبراهيم الجعفري, Ibrāhīm al-Ĝaʿfarī) estas ŝijaisma iraka politikisto kaj inter la jaroj 2005 kaj 2006 estis ĉefministro de Irako.

Ibrahim al-Ĝafari
Persona informo
إبراهيم الجعفري
Naskiĝo 25-an de marto 1947 (1947-03-25) (77-jaraĝa)
en al-Hindijah
Religio Ŝijaismo vd
Ŝtataneco Irako vd
Alma mater University of Mosul vd
Partio Nacia Iraka Alianco vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en al-Hindijah, Kerbala en 1947, kaj studis medicinon en la universitato de Mosulo. Li aliĝis en 1966 al la Islama Daŭa-Partio.

En 1980 li elmigris al Irano, kie li partoprenis la batalon kontraŭ la baaza reĝimo de Sadam Husein, kaj en 1989 al Londono.

Li revenis nur post la usona okupado (2003) en Irakon kaj partoprenis en la iraka transira registara konsilio, kreita de Usono. En 2004 li fariĝis unu el la du vicprezidentoj de la lando.

Post la balotoj de la jaro 2005, la venka ŝijaisma partio apogis lin iĝi ĉefministro de Irako. Tamen, la daŭrigo de la interna milito kaŭzis lian demision nur post unu jaro.

Li havas 5 infanojn. Lia familio vivas en Londono.