Icek Jurysta

pola juddevena esperantisto kaj tradukisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Icek (Jakób) JURYSTA (n. la 15-an de majo 1903 en Częstochowa, m. la 4-an de julio 1942 en Aŭŝvico[1]) estis pollanda juda esperantisto kaj tradukisto.

Icek Jurysta
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1903 (1903-05-15)
en Częstochowa
Morto 4-an de julio 1942 (1942-07-04) (39-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj Esperantojidopola
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Jurysta estis aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda (n-ro 227[2]), Literatura Kunlaboranto de Internacia Informservo[3] kaj aŭtoro de pluraj tekstoj kaj tradukoj en Esperanto-gazetoj (interalie Sennaciulo, Sennacieca Revuo kaj Literatura Mondo), por kiuj li tradukis polajn kaj jidajn tekstojn de Ŝalom Aŝ[4], Icĥok Lejbuŝ Perec[5] kaj aliaj.

El Pollando Icek Jurysta elmigris al Parizo. Post la atako de nazia germanio al Francio li estis arestita la 14-an de majo 1941 kaj malliberigita en la koncentrejo Pithiviers apud Parizo[6]. En junio 1942 li estis forportita al la ekstermejo Aŭŝvico kaj gasumita[7].

Tekstoj redakti

Originalaj redakti

  • Esperanto — la sola tutmonda lingvo en jaro 1950, Esperanto Triumfonta, majo 1923[8]
  • Ni forĝu Jubileo-ĉenon, Sennaciulo, aŭgusto 1926[2]
  • Pri la Jubileo-Ĉeno, Sennaciulo, decembro 1926[9]
  • Zamenhof — pioniro de la moderna juda lingvo, Heroldo de Esperanto, septembro 1927[10]
  • Sennacieca muzeo, Sennaciulo, junio 1930[11]

Tradukoj redakti

Referencoj redakti