Ida estas pola filmo farita en 2013 de Paweł Pawlikowski.

Ida
filmo
Originala titolo Ida
Produktadlando  Pollando,  Danio
Originala lingvo pola lingvo
Kina aperdato 30-a de aŭgusto 2013
Daŭro 80 minutoj
Ĝenro psikologia, historia
Kameraado Ryszard Lenczewski, Łukasz Żal
Reĝisoro(j) Paweł Pawlikowski
Produktisto(j) Opus Film en Lodzo
Scenaro Paweł Pawlikowski, Rebecca Lenkiewicz
Filmita en Łódź
Loko de rakonto Pollando
Muziko de Kristian Eidnes Andersen
Ĉefrolantoj Agata Kulesza, Agata Trzebuchowska, Dawid Ogrodnik, Jerzy Trela
Produktinta firmao Opus Film
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmoPremio LUX • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto • Eŭropa Filmopremio – Popola Elekto por la Plej Bona Eŭropa Filmo
vdr

Ĉefaj roluloj de la filmo estas monaĥino fratino Anna (fakte Ida Lebenstein - titola Ida) (Agata Trzebuchowska) kaj ŝia nura vivanta parencino: onklino Wanda Gruz (Agata Kulesza).

Antaŭ sia definitiva monaĥiniĝo, orfino Anna ekscias de sia onklino ke ŝi envere estas judino Ida Lebenstein. Ŝiaj gepatroj estis dum la nazia tempo unue kaŝitaj de najbaroj sed poste tamen murditaj. Anna kaj Wanda traveturas Pollandon, serĉante sian historion. Wanda fine mortigas sin, kaj Anna unue ekdubas sed poste tamen elektas la monaĥinan vivon.

"Ida" estis pola propono por Oskar-premio de 2014 en kategorio "fremdlingva filmo" kaj ricevis ĉi tiun premion la 22-an de februaro 2015.

Kritikaj rimarkoj redakti

Pli ol 50 mil personoj (stato laŭ la 23-a de februaro 2015) subskribis proteston direktitan al Pola Instituto de Filma Arto, konstatinte mankon de necesaĵoj por eksterlanda spektanto kaj fantazion flanke de scenaristo kaj reĝisoro, kio falsigas la historion kaj abomenas Pollandon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti