Ida Bobach (naskiĝis la 30-an de julio 1991 en Silkeborg) estas dana orientiĝistino. Ŝi venkis tri arĝentmedalojn de mondaj ĉampionadoj pri orientiĝado: unu en Savoie en 2011 pri meza distanco; du en Gallio en 2014 pri meza distanco kaj stafeto (kun sia nacia teamo).

Ida Bobach
Ida Bobach ĉe junaĝaj mondaj ĉampionadoj pri orientiĝado de 2010
Ida Bobach ĉe junaĝaj mondaj ĉampionadoj pri orientiĝado de 2010
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1991
en Silkeborg
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Familio
Frat(in)oj Søren Bobach • Christian Bobach
Okupo
Okupo sporta orientiĝa kuristo
vdr

Ida Bobach venkis eĉ 12 medalojn de junaĝaj mondaj ĉampionadoj pri orientiĝado: arĝentmedalon en Göteborg en 2008; ormedalon, arĝentmedalon kaj du bronzmedalojn en Primiero en 2009; tri ormedalojn en Aalborg en 2010; bronzmedalon kaj tri ormedalojn en Pomeria Provinco (Polio) en 2011.

Ŝi estas pli juna fratino de orientiĝisto Søren Bobach.