Ida Christensen
Ida CHRISTENSEN verkanta sub pseŭdonimo Adi (naskiĝis la 5-an de novembro 1885, mortis la 29-an de januaro 1966) estis dana esperanto-verkistino, aŭtorino de originalaj rakontoj La Forto de l' Vero (1945). Esperanton ŝi lernis en la aĝo de 50 jaroj en la jaro 1936, baldaŭ fariĝis redaktorino de la gazeto de danaj esperantistoj kaj dum kelkaj jaroj estis ankaŭ prezidantino de la kopenhaga esperanto-klubo KEK. Ŝi gvidis la internaciajn kursojn de Esperanto en la urboj Helsingør kaj Vejle.
Ida Christensen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-an de novembro 1885 | |
Morto | 29-an de januaro 1966 (80-jara) | |
Lingvoj | Esperanto [#] | |
Ŝtataneco | Danio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Biografio en la retpaĝo de danaj esperantistoj Esperanto Nia[rompita ligilo]