Ida Komlóssy Kövérné

Ida Komlóssy Kövérné [komlOŝi kovErnE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövérné Komlóssy Ida estis hungara aktoro, tradukisto. Ŝia patro estis Ferenc Komlóssy (aktoro), ŝia edzo estis Lajos Kövér, ŝia origina nomo estis Ida Komlóssy, ŝia geedziĝa nomvarianto estis hungarsisteme Kövér Lajosné.

Ida Komlóssy Kövérné
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1822 (1822-03-11)
en Székesfehérvár
Morto 11-an de septembro 1893 (1893-09-11) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Komlóssy
Edz(in)o Lajos Kövér
Infano Ilma Kövér
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Teatraĵa sceno en 1845 (Ida Komlóssy Kövérné sidas ĉe la piano) - grafikaĵo de József Tyroler

Ida Komlóssy Kövérné [1] naskiĝis la 11-an de marto 1822 en Székesfehérvár, ŝi mortis la 11-an de septembro 1893 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ida Komlóssy estis edukita en Miskolc fare de la geavoj, ŝi lernis ankaŭ lingvojn, muzikojn kaj desegnadon. Ekde 1834 ŝi ricevis dancajn rolojn en trupo de sia patro. Post 4 jaroj ŝi jam aktoradis en Teatro Magyar de Pest, baldaŭ en aliaj urboj. Inter 1845 kaj 1863 ŝi estis membro de Nacia Teatro de Pest. En 1856 ŝi studvojaĝis al Parizo. En 1861 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis filinon, sed en 1863 ŝi vidviniĝis, tial ŝi retiriĝis de la aktora vivo. Ŝi tradukis plurajn teatraĵojn, kelkaj estis prezentitaj, kelkaj restis en manuskriptoj.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Fontoj redakti