Idar-Oberstein

urbo en Germanio

Idar-Oberstein estas urbo en la distrikto Birkenfeld en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, Germanio. Ĝi situas ĉe la rivero Nahe, apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"] kaj havas ĉirkaŭ 34.000 loĝantojn.

Germana Gema Muzeo

La urbo estas fama pro la gemoj, kiujn oni trovis en la regiono. Nuntempe ĝi estas grava centro de la komerco kaj esplorado pri gemoj; situas en ĝi ankaŭ la Germana Gema Muzeo (Deutsches Edelsteinmuseum).

La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas la Felsenkirche (Roka Preĝejo), kiun oni konstruis en 1482 sur la fundamentoj de kaverna kastelo.

Dum printempo 2007 en Idar-Oberstein okazis la 8-a Trilanda Renkontiĝo de Germana Esperanto-Junularo.

Ĝemelaj urbojRedakti

Interalie partnerurbo estas pola urbo Sosnowiec