Identeco kaj lingvolernado

Identeco kiel grava elemento en lingvolernaj esploroj difineblas jene : "identeco estas kiel persono komprenas lian aŭ ŝian interrilaton al la mondo, kiel tiu interrilato estas strukturita trans tempo kaj spaco kaj kiel la persono komprenas eblecojn por la estonteco".[1] Rekonante lingvon kiel socian praktikon, identeco substrekas kiel lingvo socie konstruiĝas kaj estas konstruata pere de serio de interrilatoj.

La diversaj kondiĉoj kiuj kondiĉas kiel lingvaj lernantoj parolas, legas aŭ skribas alia(j)n lingvo(j)n estas influataj de potenco-rilatoj en malsamaj ejoj. Lernantoj kiuj povas esti marĝenigitaj en unu ejo povas esti tre aprezataj en alia. Tiukiale, ĉiufoje kiam lingvaj lernantoj interrilatas en alia lingvo, ĉu voĉe aŭ skribe, ili okupiĝas pri identecokonstruado kaj intertraktado. Tamen, strukturaj kondiĉoj kaj sociaj kuntekstoj ne estas tute determinitaj.

La interrilato inter identeco kaj lingva lernado estas interesa por sciencistoj en la kampoj de dua lingva akiro, lingva edukado, socilingvistiko kaj aplikata lingvistiko.

HistorioRedakti

Multaj sciencistoj citas la edukteoriiston Bonny Norton kiel konceptiston de identeco kiel fundamenta en lingvolernaj esploroj.[2][3][4][5][6]

Depost kiam Norton difinis la koncepton identeco en la 1990aj jaroj, ĝi fariĝis centra elemento en lingvolernaj esploroj de scienculoj kiel David Block, Aneta Pavlenko, Kelleen Toohey, Margaret Early, Peter De Costa kaj Christina Higgins. Nombro de esploristoj esploris kiel identecaj kategorioj kiel raso, genro, klaso kaj seksa orientiĝo povas havi efikon sur la lingvolernan procezon. Identeco nun aperas en plejparto de enciklopedioj kaj manlibroj de lingvo-lernado kaj -instruado.

Nocio de investoRedakti

Proksime ligita al identeco estas la nocio investo kiu kompletigas teoriojn de motivado pri kiu Norton argumentis ke lernantoj povas esti tre motivitaj lingvaj lernantoj, sed tamen povas investi sin malmulte en lingvaj praktikoj de certa klasĉambro aŭ komunuma, kiam tiu ekzemple povas esti rasisma, seksisma, elitismahomofobia. Investo serĉas fari signifan konekton inter la deziro de lernanto kaj la sindevontigo lerni lingvon kaj la kompleksa rilato al identecoj.[7] La modelo de investo en lingva lernado de Norton metas la investadon ĉe la interkruciĝo de identeco, kapitalo kaj ideologio[8].

Lingvo kaj identecoRedakti

Lingvo estas grava dimensio de identeco. Reprezentado kaj aprezo de lingvo povas esti ŝlosilo por senti sin bonvena.

Ĉu malplaĉas kiam aliaj lingvoj estas parolataj?

Kiuj lingvoj estas en la ĉambro? Ĝis kiom ili trovas atenton/rekonon ?

Se oni trovas ekzemple vortojn aŭ klarigojn de ĉi tiuj lingvoj sur muro, ĉu estas tradukebleco fare de ĉeestantoj ?[9]

Imagitaj komunumojRedakti

Etendaĵo de interesiĝo pri identeco kaj investadoj koncernas la 'imagitajn komunumojn' al kiuj lingvaj lernantoj eble dezirus aliĝi kiam ili lernas novan lingvon. Imagita komunumo supozas imagitan identecon kaj la investado de lernantoj en la alia(j) lingvo(j) povas esti komprenata ene de ĉi tiu kunteksto.

La termino 'imagita komunumo', originale elpensita de Benedict Anderson (1991), estis enkondukita al la lingvolerna komunumo fare de Norton (2001), kiu argumentis ke en multaj lingvaj klasĉambroj, la laŭcela komunumo povas esti, iugrade etendite, rekonstruo de pasintaj komunumoj kaj historie konsistigitaj interrilatojn, sed ankaŭ komunumoj de la imagpovo, deziritaj komunumoj kiuj proponas eblecojn por plibonigita serio de identeco-elektoj en la estonteco. Ĉi tiuj ennovigaj ideoj, inspiritaj ankaŭ de Jean Lave kaj Etienne Wenger (1991), estas pli plene evoluigitaj en Kanno kaj Norton (2003) kaj Pavlenko kaj Norton (2007) kaj pruvis esti 'generativaj' en diversaj esplorejoj.[10][11][12][13].

LiteraturoRedakti

  • Edwards J., Language and identity : An introduction. Key topics in sociolinguistics, 2009, Cambridge University Press, 314 pp.
  • Block, D. (2007). Second language identities (Identeoj de dua lingvo). Londono/Novjorko: Continuum
  • Burck, C. (2005/7). Multilingual living. Explorations of language and subjectivity (Plurlingva loĝado. Esploradoj de lingvo kaj subjektiveco). Basingstoke, Anglio kaj Novjorko: Palgrave Macmillan.
  • Norton, B. (2013). Identity and language learning: Extending the conversation (Identeco kaj lingva lernado: etendi la konversacion). Bristol: Multilingual Matters.
  • Pavlenko, A. and Blackledge, A. (Eds). (2004). Negotiation of identities in multilingual contexts (Intertraktado de identecoj en plurlingvaj kuntekstoj), Clevedon: Multilingual Matters : la aŭtoroj en ĉi tiu ampleksa kolekto ekzamenas la manierojn en kiu identecoj estas intertraktataj en diversaj plurlingvaj kuntekstoj. Ili analizas i.a. aŭtobiografiojn, politikojn kaj junularajn kulturojn, montrante la manierojn en kiuj lingvoj povas esti ejoj de rezisto, enpovigo aŭ (lingva) diskriminacio.
  • Garciá, O., Skutnabb-Kangas, T., & Torres-Guzmán, M.E. (Eds.). (2006). Imagining multilingual schools: Languages in education and glocalization (Imagi plurlingvajn lernejojn: Lingvoj en edukado kaj glolakalizado). Clevedon, Britio: Multilingual Matters.
  • Pennycook, (2007). Global Englishes and transcultural flows (Mondaj anglaj lingvoj kaj transkultural fluoj), Londono kaj Novjorko : Routledge.
  • Lo Bianco, J., Orton, J. & Yihong, G. (Eds.) (2009). China and English: Globalisation and the dilemmas of identity (Ĉinio kaj la angla : tutmondiĝo kaj la dilemoj de identeco). Bristol, UK: Multilingual Matters.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Piednotoj kaj referencojRedakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ plena traduko de la samtema artikolo en la anglalingva vikipedio je la 13-a de majo 2018.

  1. (angla) Norton, Bonny (2013). Identity and Language Learning: Extending the Conversation. Bristol: Multilingual Matters. p. 45.
  2. Block, D. (2007a). The rise of identity in SLA research, post Firth and Wagner (1997), Modern Language Journal, 91, 863-876.
  3. Menard-Warwick, J.(2006). Both a fiction and an existential fact: Theorizing identity in second language acquisition and literacy studies. Linguistics and Education, 16, 253-274.
  4. Ricento, T. (2005). Considerations of identity in L2 learning. In E. Hinkel (Ed.), Handbook of research on second language teaching and learning (pp. 895-911). Mahwah, NJ: Lawrence Erlbaum Associates.
  5. Swain, M., & Deters, P. (2007). ‘New’ mainstream SLA theory: Expanded and enriched. The Modern Language Journal, 91 (focus issue), 820-836.
  6. Zuengler, J. & Miller, E. (2006). Cognitive and sociocultural perspectives: Two parallel SLA worlds? TESOL Quarterly, 40 (1), 35-58.
  7. Dornyei, Z. (2001). Motivational strategies in the language classroom. Cambridge, UK:Cambridge University Press.
  8. Darvin, R., & Norton, B. (2015). Identity and a Model of Investment in Applied Linguistics. Annual Review of Applied Linguistics, 35, 36-56.
  9. (germana) Potential Vielfalt - Arbeitshilfe zur Interkulturellen Öffnung der Jugendarbeit in Bayern, Bayrischer Jugendring, 2018, p. 66 (PDF, 100 p),
  10. Carroll, S., Motha, S., & Price, J. (2008). Accessing imagined communities and reinscribing regimes of truth. Critical Inquiry in Language Studies, 5, 3, 165-191.
  11. Dagenais, D., Moore, D., Lamarre, S., Sabatier, C., & Armand, F. (2008). Linguistic landscape and language awareness. In E. Shohamy & D. Gorter (Eds.), Linguistic Landscape:Expanding the Scenery (pp. 253-269). Routledge/Taylor & Francis Group.
  12. Kendrick, M. & Jones, S. (2008). Girls’ visual representations of literacy in a rural Ugandan community. Canadian Journal of Education, 31(3), 372-404.
  13. Silberstein, S. (2003). Imagined communities and national fantasies in the O.J. Simpson case. Journal of Language, Identity, and Education, 2, 4, 319-330.